Santa María del Tiétar

Santa María del Tiétar [santamaRIa delTJEtar] estas municipo en la sudoriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo Santa María del Tiétar estas etimologie komprenebla kiel Sankta Maria de la rivero Tiétar alude al ĉefa rivero de la valo, nome Tiétar. Iam la loko nomiĝis Escarabajosa [eskarabaĤOsa] (Skarabejo) ĝis 1955 kiam oni adoptis la aktualan nomon.

Santa María del Tiétar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05429
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 533  (2023) [+]
Loĝdenso 44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 18′ N, 4° 33′ U (mapo)40.3042531-4.5541531Koordinatoj: 40° 18′ N, 4° 33′ U (mapo) [+]
Alto 697 m [+]
Areo 12 km² (1 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa María del Tiétar (Provinco Avilo)
Santa María del Tiétar (Provinco Avilo)
DEC
Santa María del Tiétar
Santa María del Tiétar
Situo de Santa María del Tiétar
Santa María del Tiétar (Hispanio)
Santa María del Tiétar (Hispanio)
DEC
Santa María del Tiétar
Santa María del Tiétar
Situo de Santa María del Tiétar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa María del Tiétar [+]
vdr
Santa María del Tiétar en la provinco Avilo.
Panoramo.
Sonorilturo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,9 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 484 loĝantojn. Ĝi perdis 450 loĝantojn el la 1930-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj, poste rekuperis pli ol 200, sed denove perdis 100. Ĝi distas 65 km de Avilo, provinca ĉefurbo, kaj 80 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo.

Ĝi limas kun El Tiemblo, Rozas de Puerto Real (Madrido), San Martín de Valdeiglesias, Cadalso de los Vidrios (Madrido), Rozas de Puerto Real (Madrido). Santa María del Tiétar estas en la Sierra de Gredos, en la valo de Tiétar je altitudo de 697 msm.

Historio redakti

Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Santa María del Tiétar apartenis en la 15-a jarcento al Escalona (Toledo). En 1833 ĝi ŝanĝis provincan apartenon, el Toledo al provinco Avilo. Ankaŭ en demokratia epoko la urbestro estis de la dekstra partio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj. lino, vitejoj), brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj forstado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Vizitindaj estas muelejoj, la preĝejo, kaj megalitecaj brutobredejoj nome

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti