Santa Cruz del Valle

Santa Cruz del Valle [santaKRUZ delBAlje] estas municipo en la sudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo Santa Cruz del Valle estas etimologie komprenebla kiel Sankta Kruco de la Valo alude al la valo de Tiétar.

Santa Cruz del Valle
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05413
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 322  (2023) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 15′ N, 5° 0′ U (mapo)40.250833333333-5.0038888888889Koordinatoj: 40° 15′ N, 5° 0′ U (mapo) [+]
Alto 725 m [+]
Areo 15,15 km² (1 515 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Cruz del Valle (Provinco Avilo)
Santa Cruz del Valle (Provinco Avilo)
DEC
Santa Cruz del Valle
Santa Cruz del Valle
Situo de Santa Cruz del Valle
Santa Cruz del Valle (Hispanio)
Santa Cruz del Valle (Hispanio)
DEC
Santa Cruz del Valle
Santa Cruz del Valle
Situo de Santa Cruz del Valle

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Cruz del Valle [+]
vdr
Santa Cruz del Valle en la provinco Avilo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 29,62 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 324 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn el la 1960-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 75 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Mombeltrán, San Esteban del Valle, Arenas de San Pedro kaj Pedro Bernardo. Santa Cruz del Valle estas en la Sierra de Gredos, en la valo de Tiétar je altitudo de 724 msm.

Historio redakti

Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Santa Cruz del Valle ricevis de Karolo la 4-a la titolo de villa kiu sendependigis ĝin disde Mombeltrán la 24an de Decembro 1791.​

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Vizitindaĵoj estas preĝejo de la 16-a jarcento, pilorio, ermitejo, muzeo, ponto ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • García Ivars, Flora; Lezcano, Ricardo (1992). Santa Cruz del Valle: historia y otros aspectos de un pueblo serrano del sur de Gredos. Ayuntamiento de Santa Cruz del Valle. ISBN 84-606-0690-2. OCLC 34151242.