Santiago de Tormes
Santiago de Tormes [sanTJAgo deTORmes] (foje literumita ankaŭ kiel Santiago del Tormes) estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Santiago de Tormes estas komprenebla etimologie kiel Sankta Jakobo de rivero Tormes.
Santiago de Tormes | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05630 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 110 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 21′ N, 5° 23′ U (mapo)40.345555555556-5.38Koordinatoj: 40° 21′ N, 5° 23′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 600 m [+] | ||
Areo | 68,45 km² (6 845 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santiago de Tormes [+] | |||
Geografio
redaktiLa municipo estas formata de la jenaj loĝlokoj: La Aliseda de Tormes (1140 m), Cardedal (1405 m), Horcajo de la Ribera (1475 m), La Lastra del Cano (1440 m), Lastrilla (1420 m) kaj Navasequilla (1648 m). Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 68,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 110 loĝantojn. Ĝi perdis 230 loĝantojn el 1991 (je la kreado de la municipo) pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 93 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi estas en la subkomarko de Supra Tormes, inter la suda deklivaro de la Sierra de Villafranca (Sierra de Castillejos) kaj la unuaj deklivoj de la norda deklivaro de la Sierra de Gredos. La municipa teritorio estas trapasata de la rivero Tormes.
Historio
redaktiEn Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).