Les Champs Magnétiques

(Alidirektita el La Magnetaj Kampoj)

Les Champs Magnétiques (La Magnetaj Kampoj) estas romano de André Breton kaj Philippe

Les Champs magnétiques
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro André Breton, Philippe Soupault
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1920
Eldonejo eldonejo Gallimard
Ĝenro poezio
vdr

Soupault. Ĝi estas fama kiel la unua verko de literatura Superrealismo. Eldonita en 1920, la aŭtoroj uzis superrealisman aŭtomatan skribadteknikon.

La libro estas konsiderata Superrealista, anstataŭ Dadaista, ĉar ĝi provas krei ion novan, anstataŭ reagi al ekzistanta verko.

La Magnetaj Kampoj estas karaktera de riĉa kaj tekstura lingvo, kiu ofte ŝajnas bordi la sensencaĵon. Tiu estas konsiderata "normala" rezulto de aŭtomata skribado kaj estas konsiderinde pli logika ol la elmetaĵo de aliaj Superrealistaj teknikoj, kiel la eleganta kadavro.

Tipa alineo en Les Champs Magnetiques estas:

La mirindaj fervojstacioj neniam koncedas rifuĝejon al ni plu: la longaj koridoroj teruras nin. Do por kontinui vivi, tiuj monotonaj minutoj estas sufokendaj, tiuj ĉifonoj de jarcentoj. Foje ni amis la lastajn somerajn tagojn de la jaro, la maldikaj ebenaĵoj kie la fiksrigardo de niaj okuloj fluis kiel tiuj impulsaj kutimoj de nia infaneco. Restas nenio krom reflektaĵoj nun en la arbaro replenloĝantigita kun absurdaj bestoj, kun bone konataj kreskaĵoj.

La divizioj inter ĉapitroj estis la punkto kiam la verkistoj ĉesis skribi je la fino de la tago. La venonta ĉapitro estis komencita la sekvantan matenon.

Breton donis multajn intervjuojn pri la skribado de la libro.

La sendependa rokgrupo The Magnetic Fields havas la saman nomon.

Referenco redakti

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio la 15-an novembro, 2006.