La Mudarra [lamuDAra] estas municipo en la nordocentro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco. La Mudarra estas etimologie rilatebla al iu Mudarra, kiu koincidas kun araba legenda rolulo de mezepokaj romancoj kaj posta familinomo.

La Mudarra
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47630
Demografio
Loĝantaro 163  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 47′ N, 4° 57′ U (mapo)41.7793945-4.9440331Koordinatoj: 41° 47′ N, 4° 57′ U (mapo) [+]
Alto 848 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha) [+]
La Mudarra (Provinco Valadolido)
La Mudarra (Provinco Valadolido)
DEC
La Mudarra
La Mudarra
Situo de La Mudarra
La Mudarra (Hispanio)
La Mudarra (Hispanio)
DEC
La Mudarra
La Mudarra
Situo de La Mudarra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Mudarra [+]
vdr
La Mudarra en la provinco Valadolido.
La Montoj Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 18,82 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 156 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 28 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Medina de Rioseco, Valdenebro de los Valles, Valladolid, Castromonte kaj Peñaflor de Hornija, ĉiuj samprovincaj. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Hornija, kiu ekfluas tie.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo), brutobredado kaj forstado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). En La Mudarra estas elektra substacio, propraĵo de Red Eléctrica de España, kiu distribuas elektron al nordokcidenta Hispanio, ĉefe devena el la Termika Centralo de La Robla (Leono), sed ankaŭ el aliaj elektraj centraloj de la areo (Galegio, Asturio kaj Leono) por Madrido (ĉirkaŭ 40% de la madrida bazono).​

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti