La Nación estas matena grandformata ĵurnalo eldonita en Bonaero, Argentino, de tutlanda cirkulado kaj ĉefa en la pensaro liberal-konservisma de la lando. Ĝi estis fondita de Bartolomé Mitre (1821-1906) — eks-prezidanto de Argentino — kun la apogo de liaj amikoj José María Gutiérrez, Rufino kaj Francisco de Elizalde, Ambrosio Lezica, Juan Agustín García, Delfín Huergo, Adriano Rossi, Cándido Galván kaj Anacarsis Lanús.[1][2] Ĝia unua numero publikiĝis la 4a de januaro de 1870. De malgranda formato el lundo al vendredo kaj granda sabate kaj dimanĉe (ĝis novembro 2016),[3] la ĵurnalo publikigas averaĝe 160 000 ekzemplerojn el lundo al sabato kaj 250 000 la dimanĉojn.[4] La reta versio de la ĵurnalo lanacion.com.ar estas la kvara cifereca ĵurnalo en hispana lingvo plej konsultita de la mondo kun 7 382 000 de unikaj uzantoj (septembro 2016).[5]

La Nación
emblemo
taggazeto • newspaper of record
Komenco 4-a de januaro 1870 vd
Lando(j) Argentino vd
Sidejo Bonaero
Ideologio

konservativismo

Fondinto(j) Bartolomé Mitre vd
Membro de Inter American Press Association • The Trust Project vd
Posedata de Bartolomé Mitre vd
Filioj La Nación + vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La konstruaĵo de la gazeta sidejo en Bouchard Plaza.

Notoj redakti

  1. «LA NACION llega hoy a las 50.000 ediciones». [1] Arkivigite je 2018-01-01 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 1an de Januaro 2018.
  2. «Museo Mitre». www.museomitre.gob.ar. [2] Konsultita la 1an de Januaro 2018.
  3. Elogios al nuevo formato de La Nación, [3] Arkivigite je 2018-01-01 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 1an de Januaro 2018.
  4. Informo el http://www.ivc.org.ar/ Arkivigite je 2011-05-11 per la retarkivo Wayback Machine el aŭgusto 2008.
  5. «EL PAÍS, el periódico digital en español más leído del mundo». 2016. [4] Konsultita la 1an de Januaro 2018.