La Nación (Paragvajo)

La Nación (esperante La Nacio) estas konservativa ĉiutaga gazeto eldonata en Paragvajo.[1]

La Nación
periodaĵo
Periodeco Ĉiutaga

Lando  Paragvajo
Urbo Fernando de la Mora
Posedanto Sarah Cartes
Establodato 25-a de majo 1995
Fondinto(j) Osvaldo Domínguez Dibb vd

Retejo http://www.lanacion.com.py/
vdr

Historio

redakti

Ĝi estis fondita la 25-an de majo 1995 fare de la komercisto kaj sportdirektoro Osvaldo Domínguez Dibb, en la urbo Fernando de la Mora.[2] Kune kun Diario Crónica kaj la radiostacioj Montecarlo FM 100.9 kaj 970 AM, ĝi estas parto de Grupo Nación de Comunicaciones.[3]

La neprofitcela organizaĵo Supervivo Internacia aljuĝis al ĝi la premion por "La plej rasisma artikolo" de la jaro 2007, ĉar ĝi nomis indiĝenojn "neolitikaj" kaj komparis ilin kun "kancero".[4]

La 15-an de aprilo 2015, la komercistino Sarah Cartes oficialigis la aĉeton de Grupo Nación de Comunicaciones, kiu fariĝis parto de Grupo Cartes.[5]

Dum 15 jaroj, Grupo Nación de Comunicaciones estis gvidata de la komercisto kaj sportdirektoro Alejandro Domínguez,[6] filo de Osvaldo Domínguez Dibb, kiu en januaro 2016 estis elektita kiel prezidanto de la futbala federacio CONMEBOL.[7]

En aŭgusto 2015, Grupo Nación de Comunicaciones aĉetis la gazeton Popular, sed ankaŭ la retejon hoy.com.py kaj radion elsendatan per la interreto, ĉiuj apartenantaj al Grupo Multimedia de la eksa prezidanto Juan Carlos Wasmosy.[8]

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti