Fernando de la Mora (urbo)

Fernando de la Mora estas urbego en Paragvajo. Ĝi apartenas al urbaro de Asunciono, krome ĝi estas dormurbo de Asunciono. La grandurbo iam estis nomita Zavala Cue. Nuntempe ĝi prenis sian nomon de Fernando de la Mora, unu el la patroj de paragvaja sendependeco de Hispanio.

Fernando de la Mora
municipo de Paragvajo
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 2300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 110 255  (2022) [+]
Loĝdenso 5 513 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 19′ S, 57° 32′ U (mapo)-25.32-57.54Koordinatoj: 25° 19′ S, 57° 32′ U (mapo) [+]
Alto 143 m [+]
Areo 20 km² (2 000 ha) [+]
Fernando de la Mora (Paragvajo)
Fernando de la Mora (Paragvajo)
DEC
Situo de Fernando de la Mora

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fernando de la Mora [+]
vdr
Blazono de Fernando de la Mora

Bazaj informoj

redakti

Geografio

redakti
 
Urbodomo de Fernando de la Mora

Fernando de la Mora situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta parto de la lando. Luque (Paragvajo) troviĝas 6, San Lorenzo (Paragvajo) 7, Asunciono 9, Capiatá 19, Pilar (Paragvajo) 189, Concepción (Paragvajo) 213 km.

Historio

redakti

Tiu areo komence apartenis al San Lorenzo, kie oni okupiĝis pri fruktoj, legomoj kaj bestobredadoj. Gravaj kamparanoj estis la familio Zavala, tial baldaŭe la loknomo iĝis Zavala Cué. La komunumo sendependiĝis en 1939.

 
Komerca zono en Fernando de la Mora
 
Teatro de Fernando de la Mora
 
Vojo en Fernando de la Mora

Trafiko

redakti

Grava vojo kuras inter Asunciono kaj San Lorenzo, tiu vojo trairas Fernando de la Mora-n.

Klimato

redakti

En Fernando de la Mora tropika klimato regas. Jare pluvas (neniam neĝas) ĉ. 1500 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, la pluvokvanto kulminas en novembro kaj malkulminas en julio. La averaĝa temperaturo estas 22 °C, tio varias inter 19-27 °C. La varmo kulminas en januaro kaj decembro foje kun 40 °C, malkulminas en junio kaj julio, tiam malofte ĝi falas ĝis frostopunkto.

Vidindaĵoj

redakti

Ĝemelurboj

redakti

Fontoj

redakti