La Pedraja de Portillo

La Pedraja de Portillo [lapeDRAĥa deporTIljo] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. La Pedraja de Portillo estas komprenebla etimologie kiel La Ŝtonejo de Portillo alude al la referenca urbo Portillo, komprenebla etimologie kiel Pordego.

La Pedraja de Portillo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47196
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 175  (2023) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 4° 39′ U (mapo)41.471388888889-4.6469444444444Koordinatoj: 41° 28′ N, 4° 39′ U (mapo) [+]
Alto 717 m [+]
Areo 56 km² (5 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Pedraja de Portillo (Provinco Valadolido)
La Pedraja de Portillo (Provinco Valadolido)
DEC
La Pedraja de Portillo
La Pedraja de Portillo
Situo de La Pedraja de Portillo
La Pedraja de Portillo (Hispanio)
La Pedraja de Portillo (Hispanio)
DEC
La Pedraja de Portillo
La Pedraja de Portillo
Situo de La Pedraja de Portillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Pedraja de Portillo [+]
vdr
La Pedraja de Portillo en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.
La preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj La Pedraja de Portillo, El Cardiel kaj novaj domaroj, okupas totalan areon de 56,77 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 122 loĝantojn. Ĝi apenaŭ perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj (kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono), pro sia proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj ekfunkciado kiel dormurbo. Ĝi distas 23 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun municipoj Viana de Cega, Boecillo, Aldeamayor de San Martín, Valdestillas, Portillo, Mojados kaj Aldea de San Miguel. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trapasata de la rivero Cega.

Historio redakti

Estas restaĵoj de Romia Imperio. La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado, ĉefare de paŝtistoj kiu malsupreniris el Portillo. Ĝi apartenis al la komunumo Comunidad de Villa y Tierra de Portillo formita de 18 domaroj nome nunaj municipoj Aldea de San Miguel, Aldeamayor de San Martín, Arrabal de Portillo (iam Reoyo), Camporredondo, La Parrilla kaj La Pedraja de Portillo, plus malaperintaj domaroj Aldea de Martín Fernández, Compasquillo, Cardiel,​ Comeso, Juarros, Revilla, San Cristóbal, La Torre, El Campo de la Aldehuela, Espardidas kaj Renedo.

Ĝis la 19-a jarcento ekzistis malsekejo nome Raso de Portillo kien venis la pŝtistoj; tiam oni sekigis ĝin.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj, betoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado ekzemple pro muelejoj de rubio. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado) aldone al la kutimaj atelieroj, vendejoj, servoj ktp.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 16-a al 18-a jarcentoj kun orumita baroka retablo prezidita de la Sankta Spirito kaj ermitejo Humilladero del Cristo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti