La Polico estis internacia Esperanto-gazeto, fondita en 1922 kaj aperinta foje pli, foje malpli regule ĝis la jaro 1930. La gazeto estis redaktata en Budapeŝto fare de la hungara polica inspektoro Ágoston Marich, kiu jam en 1908 provis eldoni gazeton Polica Revuo, kiun tamen mon­manko tre baldaŭ ĉesigis. Alia antaŭaĵo estis la revuo Internacia Polica Bulteno, ekde 1911 en Parizo eldonita fare de la prezidanto de la Polica Klubo Esperantista de Parizo A. Miguiere kaj ĝia sekretario, E. Tison, policinspektoroj, kiuj ankaŭ fondis projekton de Internacia Esperantista Polica Asocio, kvankam kaj ilia gazeto kaj la asocio estis ĉesigitaj fare de la Unua Mondmilito. Ĉiuj tiuj iniciatoj inkluzive de la gazeto La Polico de 1922 celis la uzon de Esperanto kiel internacia lingvo de la polica servo.

Ágoston Marich uzis fantaziajn statistikojn pri milo da membroj kaj sekretarioj de la same laŭ lia iniciato en 1923 fondita Tutmonda Polica Ligo (TPL), kiu uzis la gazeton La Polico kiel sia organo. Daŭre li eksperimentis per provoj laŭ subitaj ideoj: Malgraŭ promesoj kaj certigoj, La Policisto aperis ne regule, ĉiujare nur kelkfoje, ĝis fine en 1928 ĝi malaperis. Post dujara silento li en 1930 ekeldonis en Nederlando La Policiston mimeografite, ŝajnigante plenan interkonsenton de la liganaro.

Per helpo de Internacia Centra Komitato (ICK) kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA) la reorganizado de la movado por uzo de Esperanto en la internacia polica servo iom post iom sukcesis, proponiĝis nova ligo, kiu nomiĝis Internacia Polica Ligo (IPL) kaj efektive en 1930 estis fondita en Dresdeno. Per tio en tiu jaro definitive finiĝis la apero de la gazeto La Polico.

Pri pli kompleta historia superridardo rilate al la movado por uzo de Esperanto kiel internacia lingvo de la polica servo vidu la artikolan ĉapitron Polico kaj Esperanto.