Pollando Kune
Pollando Kune (pole: Polska Razem) estas centr-dekstra kaj konservativ-liberala partio en Pollando kreita de la eks-ministro pri Justeco Jarosław Gowin la 7an de decembro 2013. La partion kunkreis Paweł Kowal (el la partio Pollando Estas la Plej Grava) kaj Przemysław Wipler (el la Asocio Respublikanoj) kaj parto de la eksagantoj de la partio Civitana Platformo.
Ligitaj kun la partio estas la anoj de la socia movado "Horo por Pollando" ("Godzina dla Polski"). Vicprezidanto de la partio estis John Godson ĝis la 26a de junio 2014 kiam li rezignis de la funkcio en Pollando Kune. La 27an de junio 2014 li estis forĵetita de la partio. De februaro 2015 li estas membro de parlamenta frakcio de Pola Popola Partio.
Ekde la 4a de novembro 2017 la partio kuniĝis kun la "Respublikanoj" kaj kun liberalaj kaj municipaj (aŭtonomiaj) medioj - la novan partion Interkonsento (partio) (pole: Porozumienie)
Esperanto
redaktiEn septembro 2013 John Godson transdonis al Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) la institucian skriban apog-deklaracion por Nacia Instituto de Kultura Heredaĵo pri la enskribo de Esperanto sur la landan liston de nemateria kultura heredaĵo.