Granja de Moreruela

(Alidirektita el La Tabla (finca))

Granja de Moreruela [GRANĥa demoreRŬEla] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. Granja de Moreruela estas etimologie tradukebla al Bieno de Moreruela, alude al la monaĥejo de Moreruela, kiu videblas en la supra duono de la blazono.

Granja de Moreruela
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49740
Demografio
Loĝantaro 246  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 49′ N, 5° 44′ U (mapo)41.810277777778-5.7388888888889Koordinatoj: 41° 49′ N, 5° 44′ U (mapo) [+]
Alto 703 m [+]
Areo 41,27 km² (4 127 ha) [+]
Granja de Moreruela (Provinco Zamoro)
Granja de Moreruela (Provinco Zamoro)
DEC
Granja de Moreruela
Granja de Moreruela
Situo de Granja de Moreruela
Granja de Moreruela (Hispanio)
Granja de Moreruela (Hispanio)
DEC
Granja de Moreruela
Granja de Moreruela
Situo de Granja de Moreruela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Granja de Moreruela [+]
vdr
Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.
Ruinoj de la monaĥejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 41,54 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 265 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 43 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado (rokpentraĵoj); en Mezepoko okazis reloĝado. La vivo de la loĝloko estis ligita al la Monaĥejo de Moreruela, nun en ruinoj, kiel Bieno de Sankta Eŭgena. Plej fruaj mencioj estas de la jaro 1143, 1162, 1204 kaj 1296, kaj kiel La Granxa en 1585 kun loka regularo. Ĝi apartenis poste al la Graflando de Benavente. En 1835 oni devigis la abandonon de la monaĥejo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (la ruinoj de la monaĥejo).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti