La ciutat cremada
La ciutat cremada estas filmo de Antoni Ribas, farita en Hispanio en 1976, en la kataluna lingvo. Ĝi priskribas la historion de Katalunio inter 1899 (hispana-usona milito) kaj 1909 (Tragika Semajno de Barcelono, la "bruligita urbo").
La bruligita urbo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La ciutat cremada |
Produktadlando | Hispanio |
Originala lingvo | kataluna |
Kina aperdato | 1976 |
Kameraado | Teo Escamilla |
Reĝisoro(j) | Antoni Ribas |
Produktisto(j) | Víctor Albarrán |
Scenaro | Antoni Ribas, Miquel Sanz |
Filmita en | Hispanio |
Loko de rakonto | Barcelono |
Muziko de | Manuel Valls |
La filmo suferis cenzuron en Hispanio dum pli ol unu jaro.
En unu sceno aperas anarkiismaj laboristoj, kiuj studas Esperanton[1].
Xabier Elorriaga en 1977 ricevis premion kiel plej bona protagonista aktoro. Reĝisoro Ribas en 1978 ricevis specialan premion de la ĵurio en la monda filma festivalo de Montrealo.