La clemenza di Tito

opero far Mozarto

La kompatemo de Tito (originala titolo en itala, La clemenza di Tito) estas serioza opero duakta kun muziko de Wolfgang Amadeus Mozart kaj libreto en itala de Caterino Tommaso Mazzolá, bazita sur Pietro Metastasio. Ties numero estas KV 621.

La clemenza di Tito
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
Ĝenro serioza operoopero
vdr
Titolpaĝo de la libreto de La clemenza di Tito.

Ĝi estis komponita por la kronigo de Leopoldo la 2-a de Aŭstrio kiel reĝo de Bohemio. Ĝi montras la bildon de rekta reganto sed kompatema kun sia popolo, eĉ antaŭ murdoklopodo kontraŭ li mem preparita de Vitelia kaj realigita de Seksto, lia amiko. La agado de Tito okazas en Romo, en la epoko de la Romia Imperio.

Ĝi estis premierita en la Nacia Teatro de Prago la 6an de Septembro 1791. Estas “drama serio per musica”, kun teksto en itala.