La dioj devas esti frenezaj

(Alidirektita el La dioj freneziĝis)

„La dioj devas esti frenezaj“ estas filmo fare de la sud-afrika reĝisoro Jamie Uys. En la filmo temas pri la primitiva sed idilia vivo de boŝmanoj; iam tiuj vidis fali botelon de kolao elde superfluganta aviadilo, tial ili konkludis, ke la dioj perdis ĝin kaj iu decidas redoni ĝin al ili kaj tiucele iri al la limoj de la mondo, tio estas je la fino de la dezerto, sia hejmo. Tiel ili renkontiĝos kun la moderna mondo. La filmo montras duonhumure-duonkritike tiun renkonton. Kun tio miksiĝas la persono de konsterniĝema esploristo, enamiĝinta al instruistino.

La filmo estas juvelo de humuro, plena de komikaj scenoj. Samtempe ĝi estas iel manifesto pri la nobla sovaĝulo. Sed ankaŭ oni povas interpreti ĝin kiel rasisman mokon pri naivaj sovaĝuloj, kiuj ne komprenas la modernan mondon, ĉar ili estas malkleregaj.

Kelkajn jarojn poste la sama reĝisoro filmis la daŭrigon "La dioj freneziĝis-2" kun la sama boŝmana heroo, samtiom fajnan kaj ĝuige humuran kiel la unua.

En la ĉefa rolo prezentiĝis boŝmana aktoro N!Xau.

Eksteraj ligiloj redakti