La dubo de Jozefo

pentraĵo de Upper Rhenish Master


La Dubo de Jozefo, de anonima aŭtoro, estas tabultemperaĵo (114x114 cm) de 1410-1420 ĉirkaŭ, konservita en la Muzeo de Notre-Dame de Strasburgo. La pentraĵo interkorespondas kun simila artaĵo reprezentanta la Naskiĝon de la Dipatrino kaj ĝi eble estis enŝovita en pli vasta altara retablo, perdiĝinta.

La dubo de Jozefo
La dubo de Jozefo de anonimo (Strasburgo).
La dubo de Jozefo de anonimo (Strasburgo).
anonimo1410-1420
tempero sur tabulo
114 × 114 cm
Muzeo de Notre-Dame de Strasburgo (Strasburgo)
vdr

Historio kaj priskribo redakti

La artaĵo, devenanta de la malsanulejo kaj konvento “Sankta Marko” en Strasburgo, estas klarega ekzemplo de la arto de la internacia gotiko, ĉi-kaze germanskola; oni utiligis la sanktajn scenojn kiel reprezentaĵojn de la ĉiutaga vivo stampitajn en la realaĵoj de la epoko.

La familia sceno estas eltirita el epizodo de la apokrifaj evangelioj: Jozefo, konstatinte ke la promesita edzino, Maria, estas graveda, kaptiĝis de dubo kaj ŝin ekrepudius se anĝelo lin ĝustatempe ne informus pri la origino de la mistera afero. Oni vidas Marian graveda kaj dediĉanta al kudrado kaj sanktan Jozefon surprizita de la apero de la anĝelo, dekstre. La sceno estas lokita en ĉambro ĉirkaŭlimigita de pilastretoj kiuj, kun aliaj elementoj, dividas la ĉambron en du malegalaj partoj. Ĉiu elemento estas imagita laŭ asimetrio nereala kaj malrekta, kiu allasas al la pentraĵo kaprican kaj fanstastan etoson.
Sennombras la detaloj, jen el simbolaj objektoj jen el elementoj de la ĉiutaga vivo, ekde la tabloj de Jozefo kaj de Maria, kun la tabuloj perpektive preskaŭ renversitaj por montri la laborilojn de la paro, ĝis la kredenco kun la libroj, ekde la vualo nodita al stangeto, ĝis al la niĉo kun la porvina boteleto, ĝis la porkudrila tirkesto.
Centre de la pavimo, la arbeto ene de ĉirkaŭbaraĵo aludas al la mezepoka hortus conclusus (fermita ĝardeno), simbolo de la virgeco de Maria, same kiel la fermita krano, dum la libroj estas aludoj al la profetaĵoj koncernantaj la Enkarniĝon.

La stilo, spite de ĝia originaleco, reiĝas jen al la Flandraj Primitivuloj kaj jen al la poezia kaj intima spirito de la artistoj de la Rejna regiono kies arta ĝermo estas difinita "tenera stilo".

Bibliografio redakti

  • Pierluigi De Vecchi ed Elda Cerchiari, I tempi dell'arte, volume 2, Bompiani, Milano 1999.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti