La knabeto de Manly

La knabeto de Manly estas gravulo, kiu estas la nacipolitika personigo de Novsudkimrio kaj poste Aŭstralio kreita de karikaturisto Livingstone Hopkins kaj aperinta unue en la aŭstralia "Bulteno" revuo en aprilo 1885.

La knabeto de Manly estis pentrita de Norman Lindsay dum la aŭstralia referendumo por partopreni la unuan mondmiliton - 1916.

En marto 1885, kiam delegacio de Novsudkimrio estis forironta al Sudano, letero estis sendita al la tiama ĉefministro, William Bede Badley kun ĉeko por 25 £ al la Patriota Fondaĵo "kun bondeziroj de la knabeto de Manly ".

Tiu estis la unua internacia ekspedicio de Aŭstralio, kaj la knabeto fariĝis simbolo de aŭstralia patriotismo, ankaŭ inter kontraŭuloj de ŝovinismo. Post kiam la rolulo populariĝis, Hopkins metis la knabeton en bildstrion, portante pantaloneton kaj ŝiritan ĉemizon.

En la sekvaj jardekoj li fariĝis la revua ikono de juna Aŭstralio - la "novaĵletero". [1]

Referencoj redakti

  1. Graham Davison, "La vireto", la Oksforda Gvidilo al Aŭstraliaj Studoj. Pp.395 (1998).