La kurioza incidento de la hundo en la nokto

La kurioza incidento de la hundo en la nokto estas romano el 2003 de la brita aŭtoro Mark Haddon. Ĝia titolo aludas diron de la fikcia detektivo Ŝerloko Holmso en la rakonto The adventure of Silver Blaze. La romano kaj ĝia aŭtoro gajnis plurajn premiojn, kaj la verko estas tradukita en pli ol 35 lingvojn. La Esperanta traduko aperis en 2022 (ISBN 978-0-902756-58-8).

The Curious Incident of the Dog in the Night-Time
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Mark Haddon
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1-a de majo 2003
Eldonejo Jonathan Cape
Ĝenro krimfikcio
Loko de rakonto Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
vdr

La rakonto estas mi-forma el la vidpunkto de Kristoforo Beno, 15-jara knabo, kiu vizitadas lernejon por infanoj kun specialaj bezonoj. Aŭtismo ne estas menciita, sed Kristoforo evidente estas aŭtisma: li havas talenton pri matematiko, sed malbone komprenas la vivon de plenkreskuloj, kio eble estas pli proksima al bone funkcianta aŭtismo. La libro estas prezentita kiel provo de Kristoforo verki detektivan romanon en la stilo de La ĉashundo de la Baskerviloj, lia plej ŝatata libro.

La libro havas multajn desegnaĵojn kaj grafikaĵojn, kiuj estas esenca parto de la rakonto, kaj la ĉapitroj estas numeritaj per primoj (de 2 ĝis 233) anstataŭ per pozitivaj entjeroj.

Estis adaptaĵoj al teatro en diversaj landoj.

Intriga resumo redakti

Kristoforo Beno konas ĉiujn landojn de la mondo kaj iliajn ĉefurbojn; kaj ĉiujn primoj ĝis la nombro 7507. Kvankam Kristoforo memoras multajn aferojn, kaj facile solvas komplikajn matematikajn problemojn, li malfacile komprenas tre simplajn homajn emociojn kiel ekzemple konfuzo kaj angoro, aŭ eĉ komprenante ŝercojn, interalie ĉar lia menso havas multajn signifojn por vortoj. Iun tagon li ekscias, ke la amata hundo de la domo preterstrata estis murdita. Malgraŭ la kontraŭemo de lia patro, Kristoforo komencas priserĉon trovi la murdinton. Li parolas kun fremduloj, aŭdaca ago por li, iras por esplori malproksimajn lokojn kaj metas sin en riskon alimaniere.

Kiam lia patro konfiskas la kajeron en kiu li faris siajn notojn, Kristoforo malkovras pli grandajn aferojn ol murdita hundo: li malkovras ke lia patrino ne mortis pro koratako, kiel lia patro rakontis al li, sed forlasis ilian hejmon en Swindon, Wiltshire kaj translokiĝis al Londono kun la edzo de ilia najbaro, kiu estis la posedinto de la murdita hundo kaj ke fakte lia patro estas tiu, kiu mortigis la hundon.

Pro lia timo de lia patro, li decidas forkuri al sia patrino en Londono. Ĉar Kristoforo ŝatas la policon, kiu funkcias laŭ bonorda sistemo de leĝoj, li estas en dilemo ĉu kunlabori kun la polico, ĉar li komprenas ke ili volas resendi lin al la domo de sia patro. Tio estas la unua fojo, ke Kristoforo forlasas sian hejmon kaj alvenas en nekonataj lokoj, kiuj multe timigas lin. Malgraŭ la multaj malfacilaĵoj, sub multaj riskoj kaj kun kuraĝo, li veturas per trajno al Londono kaj de tie per metroo al la domo de sia patrino en la granda urbo. Post malfacilaĵoj li sukcesas atingi ŝin.

Rehejmigite, lia patrino revenas kun li al sia hejmo, kie ŝi renkontas lian patron. Kristoforo daŭre sentiĝas minacata de sia patro, kiu diris al li tre grandan mensogon kaj ankaŭ mortigis la hundon, kaj do timas resti sola kun li. Kun la paso de la tempo li denove proksimiĝas al sia patro, sed daŭre timas vivi kun li. Kristoforo plenumas sian ambicion kaj ricevas bonegan poentaron (100) en la matrikula ekzameno en matematiko, kaj planas pasigi pliajn ekzamenojn kaj studi matematikon kaj fizikon en universitato. La sukceso de la renoviĝita proksimiĝo inter patro kaj filo, iniciatita de la patro, restas malfermita ĉe la fino de la rakonto, sed la patro aĉetas al Kristoforo dorlothundon.