La kvina de majo (poezio)

La kvina de majo [“Il cinque maggio”],‎

Portreto de Manzoni

La kvina de majo estas odo verkita de Alessandro Manzoni en 1821, okaze de la morto de Napoleono Bonaparte, kiu estis ekzilita sur la insulo de Sankta Heleno. Ĝi estas la plej konata poeziaĵo verkita de Manzoni.

En la versaĵo, rapide verkita en tri tagoj post la ekscio pere de la Gazzetta di Milano de la 16a de julio 1821 pri la cirkonstancoj de la morto de Napoleono, la verkisto reliefigas la batalojn kaj la grandfaroj de la eksa imperiestro sed ankaŭ la homan fragilecon kaj la Dian mizerikordon.

Metrika skemo: odo komponita el dekok sepsilabaj strofoj: la unua, la tria kaj la kvina estas proparoksitonaj kaj senrimaj, la dua kaj la kvara estas paroksitonaj kaj kun alterna rimo inter ili, la sesa estas oksitona kaj rimas kun la sesa de la sekvanta strofo. Rimskemo: ABCBDE, FGHGIE.

Citaĵo
 Ei si nomò: due secoli,
l'un contro l'altro armato,
sommessi a lui si volsero,
come aspettando il fato;
ei fe' silenzio, ed arbitro
s'assise in mezzo a lor. 
— Alessandro Manzoni, Il cinque maggio, vv 49-54

Eldono redakti