Giordano Azzi
Giordano AZZI (naskiĝis la 6-an de marto 1910 en Como, mortis la 1-an de julio 2002 en Como) estis itala esperantisto, honora membro de IEF kaj UEA. Iama estrarano de UEA pri kulturo, komitatano, prezidanto de IEF, unu el la plej elstaraj personoj de la itala Esperanto-movado. Lia traduko de "La revolucio en Portogruaro" de Ippolito Nievo aperis en la Itala antologio en 1987.
Giordano Azzi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de marto 1910 en Komo |
Morto | 1-an de julio 2002 (92-jaraĝa) en Komo |
Lingvoj | Esperanto • itala |
Ŝtataneco | Italio (1946–2002) Reĝlando Italio (1910–1946) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto poeto |
La vivo
redaktiLi naskiĝis en Komo (Como en la itala, kiu prononcas la literon C kiel K) la 6-an de marto 1910 en metiista familio de tapetistoj, kontraŭmilitisma kaj socialista kun pluraj aktivuloj en ĝi: la patro (kiu ankaŭ estis komunuma konsilisto), la onklo Ippolito, la frato Gracco.
En la elementa lernejo li elstaris. Pro tio unu fojon oni aljuĝis al li premion elekteblan inter pluraj kaj la patrino elektis paron da lignoŝuoj (dialekte: zucurott) ĉar dum tiu militaj jaroj malmulta estis la labor-ebleco por la tapetistoj. Naŭjara, okaze de itala politika voĉdonado, li amuziĝadis paroli en mitingoj antaŭ siaj samaĝuloj. Dum la sesa elementa klaso naskiĝis lia dumviva amikeco kun Luigi Canali, la estonta partizano Kapitano Neri, malaperigita tuj post la itala liberigo. Pro liaj tre altaj lernejaj notoj, la instruistoj de la elementa lernejo sukcesis havigi al li stipendion po 300 liroj kiu ebligis la vizitadon de trijara Komplementa Lernejo, je kies fino li ricevis la plej altajn notojn. Pro tio la lernejestro lin elektis por krii “Vivu la reĝo” je la fino de oficiala ceremonio. Sed li silentis kaj poste, al la iomete kolera lernejestro petanta la kialon, respondis ”ĉar mi estas respublikano”.
Li eklaboris en enkasigejo dum li daŭrigis siajn studojn, komence per koresponda kurso kaj poste per vespera, ĝis kiam li diplomiĝis kiel librotenisto. Sed lia revo estas matematiko kaj fiziko. La lernejestro de Komplementa Lernejo indikis lin al on. Somaini, konata malavara kotonindustriisto kaj tiu ĉi, post enketa interparolado kun li, garantiis al li monatan stipendion po 600 liroj ĝis lia doktoriĝo ĉe la Politekniko de Milano. En 1927 li lernis Esperanton, allogita de ĝia internaciismo, partoprenis en la itala nacia kongreso de Esperanto en Komo en 1930 kaj poste aliĝis al la loka grupo kune kun la amiko Canali. La alveno de esperanta letero de rusa profesoro anoncante la sendon de libroj vekis la atenton de la politika polico OVRA, kiu konfuzis la portreton de Zamenhof sur la glumarko kun tiu de Lenin. Li ne liveris al ĝi la librojn, mensoge asertante ilian detruon, sed dum la postaj monatoj li rimarkis du strangajn laboristojn, ĉiam kun puraj laborvestoj, lin spionsekvantaj.
En 1933 li ekkonis Karla'n, deksesjaran kudristinon, kiun li edzinigis dum la jaro 1938.
En 1935 li fariĝis inĝeniero per doktora tezo pri hidroelektraj instalaĵoj kaj tuj li laboris ĉe Politekniko dum unu jaro. Poste li laboris ĉe milanaj elektraj firmoj, dum li estis la kvina okaze de nacia konkurso por instruistoj pri fiziko kaj matematiko por superaj lernejoj. Danke al tio li atingis sian revon instrui: matene en Novara ĉe lernejo, posttagmeze en Milano ĉe firmo Demag, vespere hejme en Komo. Sed nur du jaroj daŭris tia vivo: en la lernejo li havis problemojn pro politikaj kialoj. Li forlasis ĝin kaj poste li akceptis gravan taskon ĉe STECAV, entrepreno pri publikaj transportoj en Komo. La milita periodo ekis kaj li aliĝis al kontraŭfaŝista ĉelo kune kun la filo de Somaini, la estroj de la urbaj Hospitalo kaj Itala Kredito, la konataj advokatoj Rebuschin kaj Perreta, k.t.p. La Insurekcia Ligo Libera Italio estis de ili starigita kun sekreta agado. Inĝ. Azzi estis reprezentanto de la Socialista Partio en la sekreta opozicia grupiĝo Comitato di Liberazione Nazionale Alta Italia, en rilato kun Lelio Basso. Dum la monato de aŭgusto 1944 oni malkovris la ĉelon. La 25an de aŭgusto don Brusadelli, ĉefredaktoro de "Ordine" informis lin ke oni malkovris lin. Rapidaj salutoj al la edzino kaj al la filino kaj la fuĝo bicikle kaj boatete, unue ĉe pastron en S. Maria Rezzonico kaj poste al milanaj amikoj kaj al onklo en ValGanna (kiu estos arestita la venontan jaron samkiel la edzino Carla). Nur oktobre li povis translimiĝi en Svislando, kie li vivis en koncentrejoj apud Bellinzona kaj Lugano. Poste, liberigita, li instruis al rifuĝintoj kaj fine li laboris ĉe farmo de Mendrisio, kie, vespere ĉe Domo Italia, kutimis renkontiĝi pluraj famaj italaj rifuĝintoj. La 27an de aprilo 1945 li revenis al Italio kaj denove estis estrarano ĉe STECAV kaj asistanto ĉe Politekniko.
Dum la jaroj 1952-1958 li estis Direktoro de la entrepreno "Navigado de lago de Como" kaj poste Ĉefa Direktoro de "Fervojo Nord Milano" ĝis la jaro 1967. Tiam li surprizis ĉiujn pro siaj demisio kaj reveno por pluraj jaroj al siaj emoj: sciencaj studoj kaj instruado pri matematiko.
Post la milito daŭris lia aktivado en la Socialistaj Partioj (li suferis en la lastaj jardekoj pro ilia morala kaj ideologia dekadenco) kaj lia partopreno en la politika vivo: dum la jaroj 1970-1975 li estis komunuma konsilisto kaj ankaŭ skabeno pri konstruado. Li estis konsilisto kaj poste prezidanto de Ordeno de Inĝenieroj; same de Rotary Klubo (kiu lin ordenis per sia pli alta honorigo), de la kultura asocio Koma Familio, de la Literatura Grupo Acàrya kaj de Instituto pri Historio de la Liberiga Movado. Li estis ankaŭ kunlaboranto ĉe redaktejo de ĵurnalo "La Koma laboristo".
En la jaro 1987 li ricevis la urban honoraĵon "Ora Abbondino"
Azzi kaj Esperanto
redaktiInĝeniero Azzi junulo interesiĝis pri Esperanto pro ĝia internaciismo kaj dum la tuta vivo, precipe post la monda milito, li ageme partoprenis en la iniciatoj de ĝia movado. En sia urbo Komo li estis vere la motoro de la loka esperanta grupo, helpita de tre konata samideano Aldo de' Giorgi. Tie li organizis du plensukcesajn naciajn kongresojn en la jaroj 1953 kaj 1969. Tiu ĉi lasta, ĉe la fama Vilao Olmo, estis aparte riĉa je altkvalitaj programoj kaj je internacia partoprenado. Li ankaŭ prizorgis plurajn kunvenojn kaj renkontiĝojn, kulturajn, lingvajn aŭ simple amuzajn. Iom post iom li fariĝis konata kaj grava fakulo je nacia nivelo, distingiĝanta pro siaj agemo, organiza kapablo kaj oratora vervo.
Li estis estrarano, poste prezidanto kaj fine honora Membro de Itala Esperanto-Federacio.
Ankaŭ ĉe Universala Esperanto-Asocio li estis komitatano, estrarano kaj fine Honora Membro.
Verkoj
redaktiInĝeniero Giordano Azzi estis ankaŭ verkisto kaj poeto en tri lingvoj: en la itala, en koma dialekto kaj en esperanto. Precipe itallingve li pritraktis pri profesiaj aŭ sciencaj temoj kaj pretigis artikolojn kaj politikajn verkojn. En "Cent jaroj da socialismo en la koma regiono" li kolektis plurajn artikolojn kiujn li verkis por la ĵurnalo "Koma Laboristo". Citenda lia libro "Storia minore. Racconto ai nipoti" (t.e. Malgranda historio. Rakonto al la nepoj) per kiu li detale rakontis sian vivon kaj siatempan mondon de la infaneco ĝis la reveno al Italio el Svislando (aprilo 1945). Itallingvaj poemoj estas legeblaj en la kolekto "Impressioni in versi" (Impresoj en versoj). Sed la plejparto de lia verkado en la tri lingvoj estas dise troveblaj en artikoloj, dokumentoj aŭ prelegoj, ĉe presaĵoj de Acàrya kaj de la aliaj lokaj kulturaj asocioj, kaj tiel plu.
En dialekto estas liaj plej spontanaj kaj sinceraj poemetoj: nur kelkaj estis kolektitaj en la priĝuenda libreto "Sunett per mi e i alter" (Sonetoj por mi kaj por la aliuloj); aliaj ĉeestas en antologioj kiel "Poeti a Como" (Poetoj en Komo) aŭ en la tri antologioj "Voci ed immagini poetiche lariane" (Voĉoj kaj poeziaj imagoj de koma regiono).
En esperanto li prizorgis la eldonon de "Itala antologio", kunordigante la laboron de pli ol dudek tradukistoj, krom la sian, pri elektitaj pecoj el itala literaturo. Oni eldonis ankaŭ "Poemoj"n kiu kolektas la mirindan tradukon de pluraj lirikoj de G. Pascoli. Tiu ĉi traduko tiam havis internacian eĥon: la sveda televido lin invitis por ĝin legi kaj komenti.
Li eĉ amuziĝis traduki kelkajn esperantlingvajn poeziaĵojn en dialekton.
En 2012, okaze de la deka datreveno de lia morto, la 1a de julio, danke al Instituto pri Nuntempa Historio kaj al aliaj komaj kulturaj instancoj, estis eldonita la libro "Giordano Azzi: socialismo, umanesimo, poesia" (ISBN 978-88-7185-213-3). Krom pluraj informoj kaj interesaj memoraĵoj pri inĝeniero Azzi, tie estas kolektataj multnombraj ĉiuspecaj verkoj de tiu ĉi plurfaceta eminentulo.
Fontoj
redakti- "Giordano Azzi - Storia minore, racconto ai nipoti"
- "Giordano Azzi - Socialismo, Umanesimo, Poesia"