Itala Esperanto-Federacio

(Alidirektita el IEF)

Itala Esperanto-Federacio (IEF, itale Federazione Esperantista Italiana - F.E.I.) estas asocio neprofitcela[1], kiu okupiĝas pri la disvastigo de Esperanto en Italujo (Italio). Ĝia sidejo estas en Milano[2]. Ĝi formale estas la landa asocio de Universala Esperanto-Asocio en Italio. Ĝia organo estas la revuo L'Esperanto, kaj ĝia junulara sekcio nomiĝas Itala Esperantista Junularo.

Itala Esperanto-Federacio
Federazione Esperantista Italiana
Emblemo de Itala Esperanto-Federacio
Lando Flago-de-Italio.svg Italio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 21-a de marto 1910
Fondiĝloko Florenco
Interretejo www.esperanto.it
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

AgadojRedakti

AranĝojRedakti

Ĉiujare IEF organizas la Italan Kongreson de Esperanto.

En 2006 IEF organizis la 91-an Universalan Kongreson de Esperanto en Florenco.

EldonadoRedakti

En 2007 IEF eldonis la libron Rusoj loĝas en Rusujo, kiun redaktis Anna Löwenstein.

Estraro (2020-2023)Redakti

KonsilioRedakti

La estraranoj plus aliaj. La listo estas trovebla en la retejo de IEF.

HistorioRedakti

La asocio naskiĝis en Florenco la 21-an de marto 1910[3][4]; ĝi estis oficiale deklarita morala ento laŭ la D.P.R. n°1720 la 28-an de Juno, 1956 (oficiala dekreto de la itala Registaro)[5]. Pro tio ĝi estas elektebla kiel ricevanto de la 5‰, kiujn italoj devas doni el siaj enspezoj al komun-utila asocio. Ĝia prezidanto (de 2014 ĝis 2020, du mandatoj) estis Michela Lipari, nun estas Luigi Fraccaroli.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Statuto de la organizo registrita de la notario=https://www.esperanto.it/wp-content/uploads/2019/08/Statuto2010_ita.pdf (en la itala)
  2. en la kontaktiga paĝo: Federazione Esperantista Italiana Via Villoresi, 38 20143 Milano.
  3. https://www.bitoteko.it/download/files/original/33f412f2541f989e685e03c3e0535b1a.pdf
  4. http://www.trapassatoefuturo.it/125/schede/099.html
  5. https://www.gazzettaufficiale.it/do/gazzetta/foglio_ordinario2/2/pdfPaginato?dataPubblicazioneGazzetta=19570928&numeroGazzetta=241&tipoSerie=FO&tipoSupplemento=GU&numeroSupplemento=0&progressivo=0&numPagina=4&edizione=0&elenco30giorni=