La legendo de la bonaj virinoj

anglalingva poemo far Chaucer

La legendo de la bonaj virinoj (angle The Legend of Good Women [ðə ˈlɛdʒənd əv ɡʊd ˈwɪmɪn]) estas poemo en formo de vizia sonĝo de Geoffrey Chaucer.

FormoRedakti

La poemo estas la tria plej longa el la verkoj de Chaucer, post The Canterbury Tales kaj Troilo kaj Kresido, kaj estas eble la unua grava verko en angla kiu uzas la jamban pentametron aŭ deksilaban duverson kiun poste li uzos en The Canterbury Tales. Tiu formo de heroeca duverso iĝos grava parto de la anglalingva literaturo sendube inspirita de Chaucer.

EnhavoRedakti

La prologo priskribas kiel Chaucer estas admonita fare de la dio de amo kaj de la reĝino, Alceste, pro siaj verkoj — kiaj Troilo kaj Kresido — priskribante virinojn iom malfavore. Kresido estas prezentita nekonstanta en amaferoj en tiu pli frua verko, kaj Alceste petas poemon de Chaucer laŭdante la virtojn de virinoj kaj de iliaj bonaj mortintoj.

Poste, La Legendo de la Bonaj Virinoj rakontas la jenajn naŭ rakontojn:

  1. La Legendo de Kleopatro
  2. La Legendo de Tisba
  3. La Legendo de Didono
  4. La Legendo de Hipsipilo kaj Medeo
  5. La Legendo de Lukretia
  6. La Legendo de Ariadna
  7. La Legendo de Filomelo
  8. La Legendo de Filiso
  9. La Legendo de Hipermnestra

Eksteraj ligilojRedakti