La skuado de la kanabo (Francesco Filippini)

pentraĵo de Francesco Filippini
4 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 20 jun. 2022.


La skuado de la kanabo (itale la strigliatura della canapaAlcuni contadini intendi alla cardatura della canapa, pli konata per la malĝusta nomo de La stigliatura della canapa sen R en la dua vorto, estas pentraĵo, nome oleo-pentraĵo sur tolo, farita en 1889 de Francesco Filippini, 101 x 175 centimetrojn granda,[1], konstante ekspoziciata en Pinacoteca di Brera. La Stigliatura della canapa de Francesco Filippini estas posedaĵo de la itala ŝtato pro sia arta graveco.

La Stigliatura della canapa
La Stigliatura della canapa
Francesco Filippini1889
oleo-pentrado sur tolo
88 × 142 cm
Pinacoteca di Brera
vdr

La pentraĵo La Stigliatura della canapa estas parto de la tema tendenco dediĉita al la studo de agrikultura laboro, aparte vizitata de Filippini, kiu influis multajn italajn pentristojn de la 19-a jarcento.

La Stigliatura della canapa de Filippini ricevis la artan premion Mylius. La verkoj de Francesco Filippini sur tolo jam atingis valoron de 350 000 eŭroj en 2009.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Pinacoteca di Brera, Palazzo di Brera, via Brera, 28. Compilatore scheda: Pardini M.; Funzionario responsabile: Maderna V., Opera d'arte La strigliatura della canapa di Filippini Francesco (1853/ 1895), a Milano. beni-culturali.eu

Bibliografio

redakti
  • Pinacoteca Brera, 1993, v. VIa, pp. 267-268, n. 293
  • Francesco Filippini, un protagonista del naturalismo, Ed. Skira, 1999

Eksteraj ligiloj

redakti