La tagmanĝo sur la herbo
pentraĵo de Édouard Manet
La tagmanĝo sur la herbo (france Le Déjeuner sur l'herbe) - originale titolita Le Bain (La banejo) - estas granda oleopentraĵo de Édouard Manet kreita en 1862 kaj 1863. Ĝi prezentas nudan inon kaj alian malabundan vestitan inon dum pikniko kun du tute vestitaj viroj en kampara medio. Malakceptita de la Pentrosalono de Parizo de 1863, Manet utiligis la okazon por ekspozicii ĉi tion kaj du aliajn pentraĵojn en la Salono de Forĵetitoj [1] de 1863, kie la pentraĵo estigis publikan diskonigon kaj konflikton. La pentraĵo nun estas en la Musée d'Orsay en Parizo. Pli malgranda, pli frua versio povas esti vidita ĉe la Arta Instituto Courtauld, Londono.
Referencoj
redakti- ↑ katalogo de pentraĵoj, skulptaĵoj, gravuraĵoj, litografaĵoj kaj arkitekturaĵoj: malakceptitaj de la Ĵurio de 1863 kaj montritaj, laŭ decido de S.M. la Imperiestro en apuda halo, palaco de la Elizeaj Kampoj, la 15an de majo 1863, Édouard Manet, Le Bain, no. 363, Nacia Biblioteko de Francio