La viola popolo (itale Il popolo viola) estas itala movado, kiu naskiĝis per interreto, kaj havas kiel celo la respektadon je popola volo, ĉefe kontraŭ la hodiaŭa regado de Berlusconi. Komence, la movado volis farigi grandan manifestadon kontraŭ la ĉefministro Silvio Berlusconi (5an de decembro 2009). Ĉar ĝi ne volis esti politike uzata, la movado elektis la violan koloron, ĉar tiu koloro ne apartenas al iu itala politikaĵo. Post la sukceso de tiu manifestado, kies elektita angla nomo estis "No Berlusconi Day", de la komitato No Berlusconi day devenis La viola popolo.

Ne-Berlusconi-a tago redakti

 
Dum la manifestacio de Ne-Berluscona tago, 5an de decembro 2009

Kvankam La viola popolo organizas multajn eventojn, la plej konata estas la unua, nu ĝuste la Ne-Berluscona tago. Ĝi estis konigita per interreto, ĉefe Facebook[1] kaj la oficiala retpaĝaro [2], kiu enhavas la apelacion en multaj lingvoj. La esperanta versio ne estas en la oficiala paĝo, sed traduko de la itala estas:

La komitato "No Berlusconi Day" naskiĝinta en Facebook, anoncas nacian manifestacion en la venonta 5-a de decembro, por peti demision de la itala ĉefministro Silvio Berlusconi.

APELACIO: Ni ne interesiĝas pri tio, kio okazos se Berlusconi demisiĝos, kaj ni opinias ke la malvere honesta ludo de kelkaj sekcioj de lia politika opozicio estas ne-sekurado je nia demokratio; tiuj sekcioj responsos al elektantaro pri tio. Tio, kion ni scias pri Berlusconi estas gravega anomalio en la aro de la okcidentaj demokratioj - kiel reinsistis la neitala informantaro, kiu difinas nian situacion "diktaturo". Ni ankaŭ scias ke li ne devus tie esti, eĉ li ne devus tien alveni: ankaŭ li tre bone scias ĝin, tial li instigas al leĝoj kiel la "ex Lodo Alfano"[3] kaj estas iĝonta pli aŭtoritatema, kiel liaj proklamoj el Benevento[4] pruvas.

Ni plu ne povas resti neagantaj antaŭ la iniciativoj de homo, kiu tenas sian landon kiel ostaĝon ekde antaŭ 15 jaroj, kies memkonceptado estas de proprietulo de la Ŝtato, kiu malinklinigas lin al iu ajn libera esprimo kiel atestas la bruskaj atakoj al la libera informantaro, al la satiro kaj lastatempe al la interreto. Ni plu ne povas resti neagantaj antaŭ la senskrupuleco de homo, super kiu pendas pezaj ombroj de proksima estinteco interrilata kun la mafia krueleco, de siaj rilatoj kun mafiuloj kia Vittorio Mangano, aŭ de kondamnitaj pro ekstera partopreno en mafia asocio kia Marcello Dell'Utri.

Li devas demisii kaj sin defendi antaŭe tribunaloj de la Itala Respubliko pro la akuzoj direktitaj al li, kiel ĉiu civitano.

Ĉi-tie eble utilus aldoni, por ĝin eventuale refuti, la opiniaron de la alkurantoj por defendi Berlusconi-n, kiuj multas kiel elstariĝis ankaŭ el la lastaj (marton 2010) regionaj balotoj.

Alia (ŝerca) signifo de la nomo redakti

Ankaŭ, en la itala, la frazo: "il popolo viola" povas havi du sencojn depende de la akcento en la vorto viola:

  • il popolo viòla (pron. /vjOla/) tradukeblas kiel "la viola popolo" (unua, oficiala signifo)
  • il popolo vìola (pron. /VIola/) tradukeblas kiel "la popolo malobservas" (uzita kiel sloganon dum la manifestacio)[mankas fonto]

Fontoj kaj rimarkoj redakti

  1. http://www.facebook.com/no.berlusconi.day?ref=share
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-14. Alirita 2010-03-06.
  3. Lego, kiu permesis ne esti procesataj al la 4 plej gravaj oficantuloj de itala regado. Tiu lego estis nuligita, ĉar kontraŭkonstitucia
  4. Dum parolado en Benevento, Berlusconi malbone parolis pri juĝistoj kaj informantaro (itala kaj neitala)

Eksteraj ligiloj redakti