La vundita anĝelo
pentraĵo de Hugo Simberg
La vundita anĝelo, en la finna Haavoittunut enkeli, estas pentraĵo de Hugo Simberg el 1903. En la pentraĵo, du veraj knaboj portas anĝelan knabinon sur brankardo trans dezertan pejzaĝon. Sango videblas sur la maldekstra flugilo de la anĝelo, kaj ŝiaj okuloj estas kovritaj per blanka bandaĝo. La grandeco de la verko, pentrita kun oleokoloroj sur kanvaso, estas 127 × 154 cm, kaj ĝi estas en la kolekto de la muzeo Ateneum en Helsinko.
La vundita anĝelo | |
Hugo Simberg, 1903 | |
pentrita kun oleokoloroj sur kanvaso | |
127 × 154 cm | |
Ateneum (Helsinko) | |