Brankardo estas portilo por malsanuloj, vunditoj, tenata plej ofte de du homoj. Estas brankardistoj tiuj kiuj portas brankardon.[1]

Simpla brankardo uzata de usonaj marsoldatoj en Decembro 2003.
Moderna brankardo en 2001.

Brankardo estas aparato uzata por movi pacientojn kiuj postulas specialan medicinan zorgon, kaj partikulare de tiuj pacientoj kiuj ne kapablas komforte piediri aŭ kiuj povas suferi okaze de piedirado. Baza tipo (litaĵo) devas esti portata de du aŭ pliaj personoj. Radohava brankardo estas ofte ekipita per variaj altokadroj, radoj, reloja aŭ bremsoj. Brankardoj estas ĉefe uzata en akutaj eksterhospitalaj sansituacioj fare de urĝaj sanservoj, militistoj, kaj serĉ-sava personaro. En jurmedicino la dekstra brako de kadavro estas lasita pende el la brankardo por indiki al laboristaro, ke ne temas pri vundita paciento, sed pri mortinto. Brankardo estas uzata por teni prizonulojn dum mortigaj injektoj en Usono.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. en PIV Alirita la 14an de Oktobro 2021.
  2. "A Brief History of Lethal Injection". TIME.com. 10a de Novembro 2009. Arkivita el la originalo la 26an de Junio, 2008. Alirita la 14an de Oktobro 2021.