La laborciklo estas la procento de unu periodo en kiu la signalo estas aktiva.[1][2][3] Periodo estas la tempo necesa por kompletigi ciklon por signaloj de la statoj ŝaltita kaj malŝaltita. Kiel formulo ĝi povas esti esprimita kiel:

La laborciklo estas difinita kiel la rilato inter la daŭro de la pulso () kaj la periodo () de ortangula ondformo
Spektro en rilato je la laborciklo
[2]

tie estas la laborciklo, estas la aktiva tempo de la signalo kaj estas la totala periodo de la signalo. Do laborciklo de 60% signifas, ke la signalo estas ŝaltita por 60% de la tempo, sed malŝaltita por 40% de la tempo. La ŝaltita tempo por laborciklo de 60% povus esti de frakcio sekundo, tago aŭ eĉ semajno. Ĝi estas dependa je la longo de la periodo.

Aplikoj redakti

Elektraj aparatoj redakti

Elektraj motoroj ofte uzas laborciklon de malpli ol 100%. Ekzemple, se motoro funkcias por unu de cent sekundoj, aŭ 1/100 de la tempo, tiam ĝia laborciklo estas 1%.[4]

Biologiaj sistemoj redakti

La koncepto de laborcikloj estas ankaŭ uzata por priskribi la agadon de neŭronoj kaj muskolĉeloj. Ekzemple en neŭraj retoj, la laborciklo specife aludas la proporcion de cikloperiodo, en kiu neŭrono restas aktiva.[5]

Referencoj redakti

  1. Barrett, Steven Frank. (2006) “Timing subsystem”, Microcontrollers Fundamentals for Engineers and Scientists. Morgan and Claypool Publishers, p. 51–64. ISBN 1-598-29058-4.
  2. 2,0 2,1 Cox, James F.. (26-a de junio 2001) “Nonsinusoidal oscillators”, Fundamentals of Linear Electronics: Integrated and Discrete, 2‑a eldono, Cengage Learning, p. 511–584. ISBN 0-766-83018-7.
  3. Federal Standard 1037C, "Telecommunications: Glossary of Telecommunication Terms". Institute for Telecommunication Sciences (1996). Alirita 3-a de mardo 2011.
  4. Electric Motors. Machine Design. Alirita 23-a de marto 2011.
  5. Harris-Warrick, Ronald. (1992) Dynamic biological networks: the stomatogastric nervous system. Masaĉuseco: MIT Press, p. 87–139. ISBN 0-262-08214-4.