La muskolĉeloj, aŭ muskolaj fibrojmiocitoj, estas muskolaj ĉeloj, kapablaj kontrahiĝi dank'al elementoj de sia ĉelskeleto.

Skemo de neŭro-muskola junto:
1. Aksono
2. Neuromuskola plato
3. Muskola fibro
4. Muskola fibreto

Oni distingas la striajn muskolĉelojn, la glatajn muskolĉelojn kaj la korajn muskolĉelojn. La striajn muskolĉeloj havas grandan nombron da ĉelkernoj.

La kuntiremaj elementoj de la ĉelskeleto estas fadenetoj da aktino kaj aliaj da miozino. Kiam la koncentro da kalcio kreskas en la interĉela likvaĵo, la miozinaj fadenetoj disgluiĝas kaj regluiĝas al la aktinaj fadenetoj, tielmaniere ke tio kuntrenas mallongiĝon de la fasko da fadenetoj. Tiu aktiveco akompanas hidrolizon de adenozina trifosfato, kiu provizas energion.

Muskola kontrahiĝo estas la aktivigo de streĉ-generaj lokoj ene de muskolaj fibroj. En fiziologio, muskola kontrahiĝo ne nepre signifas muskolan mallongigon ĉar muskola streĉiĝo povas esti produktita sen ŝanĝoj en muskola longeco kiel tenado de peza libro aŭ haltero ĉe la sama pozicio. La finaĵon de muskola kontrahiĝo sekvas muskola malstreĉiĝo, kiu estas reveno de la muskolaj fibroj al ilia malalta tensi-generiga stato.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti