Ladislav FIALA (naskiĝis la 27-an de decembro 1922 - mortis la 25-an de novembro 2001 en Katowice, Pollando dum vojaĝo) estis ĉeĥa esperantisto el Poděbrady (Ĉeĥio).

Ladislav Fiala
Persona informo
Naskiĝo 27-an de decembro 1922 (1922-12-27)
en Poděbrady
Morto 25-an de novembro 2001 (2001-11-25) (78-jaraĝa)
en Katowice
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Aktiva por Esperanto dum 43 jaroj, li organizis 17 internaciajn renkontiĝojn, i. a. 14-foje Verdan Ŝak-olimpikon, laste la renkontiĝon "90 jaroj de Esperanto en Poděbrady".

Li ankaŭ sukcesis prepari ekspozicion De Komenio al Zamenhof, kiu vizitis plurajn urbojn, dum la Praga UK ĝi estis instalita eĉ en la Praga Kastelo kaj fine trovis lokon en la muzeo de Poděbrady dum la asocia konferenco en 2001. Malavantaĝo estis, ke la ekspozicio finiĝis per la morto de Zamenhof, do ĝi povis veki impreson ĉe neinformita vizitanto, ke ankaŭ la Esperanto-movado tiam finiĝis.