Lafleur (marioneto)

Lafleur (esperante La floro) estas heroo kaj ĉefrolulo de la amiena teatro de marionetoj ekde la 19-a jarcento. Estis tiam pli ol sesdek teatroj en Amiens. Multaj malaperis pro la Unua mondmilito kaj la inventaĵo de la kinematografo. Tiu rolulo reviviĝis kun forta populara sukceso de 1930 ĝis 1960 danke al la teatro de Amikoj de Lafleur en 1930 kaj la teatro de « Ches cabotans d’Amiens » (Tiuj marionetoj de Amiens) en 1933. Danke al Maurice Domon, kreinto de « Ches Cabotans d’Amiens » la repertuaro iĝis vera socia kritiko. Oni ne forgesu André Huska kiu, de 1925 ĝis 1962, prezentis tra la regiono de Abbeville sian teatron de « Ches cabotans d’Abbeville ». Tiu pasiulo de la tradicio estis akirinta kontraŭ dek soldoj sian unuan teatropupon en 1908.

La ĉefrolulo redakti

Lafleur estas marioneto je stangetoj kaj fadenoj, en la pikarda « cabotan », vestita per kostumo el ruĝa veluro kiel la lakeoj en la 18-a jarcento, ĉemizo je ĵaboto, ŝtrumpoj strekitaj ruĝe kaj blanke. Li surmetas trikornan ĉapelon. Oni ne precize scias kiam li aperis en la amiena marioneta teatro, la plej malnova en la kolekto de la muzeo de Picardie datumas de 1811. Krom sia lingvo la pikarda, li estas karakterizata de :

  • sia libera parolmaniero kaj sia ribelema kaj mokema menso,
  • siaj kvereloj kaj siaj kutimaĉoj (trinki, manĝi kaj nenion-faradi),
  • la regulaj riproĉoj de lia edzino Sandrine,
  • siaj disputoj kun la aŭtoritato, enpersonigita de ĝendarmoj, ofte ridindigitaj, kiujn li molestas per grandaj piedbatoj de sia streĉita kruro. Liaj sturmoj kiel hufobatoj antaŭen trapasas la scenaron kiel rekantaĵo.

La kunvivantoj de Lafleur redakti

  • Sandrine, lia edzino
  • lia fidelulo, adoleskanto « Tchot Blaise »
  • la granda Popaul Calicot
  • la avara kaj monavida burĝo Papa Tchu Tchu
  • la urba policano (pikarde nomita : cadoreux de ville)
  • la kampogardisto (pikarde nomita : cadoreux des champs)

Evoluo de la pupteatroj redakti

En Amiens multaj pupteatroj malaperis ĉirkaŭ la jaroj 1900. Povas klarigi tion la kinematografa konkurenco, sed estis alia kaŭzo. La plejmulto de pupistoj estis profesie dungitaj ĉe la teksa industrio (fama amiena veluro inter aliaj). Kiam ili ne plentempe laboris pro teknika sendungeco, iliaj agadoj kiel pupistoj alportis al ili komplementan enspezon. Oni konstatis ligon inter la malapero relative rapida de pupteatroj kaj paralele la malapero de la teksa industrio en Amiens.

Tamen de 1925 ĝis 1970 estis kreintaj tiaj teatraj kompanioj pri Lafleur. Nuntempe la animada teatro « Ches cabotans d’Amiens » prezentas spektaklojn por la infanoj.

Fonto redakti

Tiu traduko plejparte devenas de la franca paĝo : http://fr.wikipedia.org/wiki/Lafleur_(marionnette)