Lago Natron

(Alidirektita el Lago Natrono)

Lago Natron estas salakva lago situanta en norda Tanzanio, proksime al limo kun Kenjo, ĉe la orienta branĉo de orienta Rifta Valo. La lago ricevas akvon el rivero Suda Evaso Ng'iro kaj ankaŭ el mineral-riĉaj varmaj fontoj. Ĝi estas tre malprofunda, nome malpli da tri metroj, kaj varias laŭ larĝo depende el sia akvonivelo, kun ŝanĝoj pro altaj niveloj de evaporado, lasante koncentrojn de salo kaj aliaj mineraloj, ĉefe natria karbonato (sodo, "natron" en angla, kio nomigas la lagon). La ĉirkaŭa tereno estas seka kaj ricevas neregulajn sezonajn precipitaĵojn. La lago kuŝas ene de la Ramsarloko BAseno de Lago Natron. Temperaturoj en la lago povas atingi ĝis 50 gradoj Celsius, kaj depende el pluvokvanto, la alkaleco povas atingi pH de 9 al 10.5 (preskaŭ tiom alkala kiom amoniako).

Ol Doinyo Lengai el Lago Natron