Lago de Lungern
Lago de Lungern (germane Lungerersee) estas natura baraĵlago en kantono Obvaldo en Svislando. La surfaca areo de la lago mezuras 2,01 km².
Lago de Lungern Lungerersee | ||
---|---|---|
baraĵlago • lago | ||
Speco de la lago | Natura baraĵlago | |
Ĉefaj fontoj | Lauibach, Eibach | |
Ĉefaj elfluoj | Sarner Aa | |
Setlejoj | Lungern, Kaiserstuhl, Obsee | |
Areo de la baseno | 113 km² | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 655320 / 183737 (mapo)46.80258.1633333333333689Koordinatoj: 46° 48′ 9″ N, 8° 9′ 48″ O; CH1903: 655320 / 183737 (mapo) | |
Supermara alteco | 689 m ü. M.[1] | |
Surfaca areo | 2,01 km²[1] | |
Maksimuma longo | 3,5 km | |
Maksimuma larĝo | 1,0 km | |
Akva volumeno | 0,35 km³ | |
Maksimuma profundo | 68 m[1] | |
Averaĝa profundo | 33 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | 1,0 jaroj | |
Borda longo1 | 10,317 km[1] | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
Geografio
redaktiLa Lago de Lungern situas 4 kilometrojn norde de la Brünig-Pasejkulmino. El ĝi fontas la rivero Sarner Aa, kiu senakvigas la valon de Obvaldo. La lago situas komplete sur la teritorio de la komunumo Lungern. Ĉe la bordo de la lago situas la vilaĝoj Bürglen-Kaiserstuhl, Obsee kaj Lungern. Laŭlonge de la orienta bordo de la lago kondukas la Brünig-Pasejvojo kaj la Brünig-Fervojo.
La lago postrestis post la fordegelo de glaĉero de la lasta malvarmepoko antaŭ iom pli ol 10000 jaroj. La fruntmoreno ĉe Kaiserstuhl formas naturan baraĵon.
Historio
redaktiFine de la 18-a jarcento la loĝantaro de Lungern decidis malaltigi la nivelon de la Lago de Lungern por gajni kultiveblan terenon. Oni konstruis kanalon, kiu post interrompoj pro la krizo, kiun kaŭzis la franca revolucio, povis en la jaro 1790 esti malfermita. La lagonivelo malaltiĝis 35 metrojn. Centjaroj poste la kompanio Zentralschweizerische Kraftwerke aĉetis la lagon kaj per digo fermis la kanalon kaj replenigis la lagon en la jaroj 1926 ĝis 1927. La domoj, kiuj estis konstruitaj sur la iama lagogrundo estis rekonstruita en la vilaĝo mem.[2]
En la jaro 1999 oni trovis en du naftobareloj encementigitaj kadavroj dum malalta akvo antaŭ la lagobordo. La murdisto el Romandio ne sciis, ke dum vintro oni ellasas preskaŭ la tuta akvo el la lago, kiu dum la neĝdegelo denove repleniĝas.[3]
Elektrejo Lago de Lungern
redaktiLa elektrejo Lago de Lungen, kiu utiligas la akvoenergion de la Lago de Lungern situas en Giswil. Ĝi nutras la Svisajn Centralfervojojn, al kiu apartenas la Brünig-Fervojo, per elektra energio. La neta altecdiferenco de la lago ĝis la turbinoj estas 190 m. La maksimuma akvokapacito sur la turbinoj estas 32 m³/s. La produktokvanto de la centralo estas 9 MW.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Seen (Bundesamt für Umwelt BAFU) (germane). Alirita 2020-01-18, en germana vikipedio.
- ↑ Fonto: Artikolo pri Lungern en la germanlingva vikipedio
- ↑ Fonto: Artikolo pri la Lago de Lungern en la germanlingva vikipedio