Kantono Obvaldo

(Alidirektita el Obvaldo)

La Kantono Obvaldo estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de la Svisa Konferderacio, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝia ĉefkomunumo estas la komunumo Sarno. Fine de 2008, en la kantono vivis 34429 loĝantoj.

Kantono Obvaldo
Blazono de Kantono Obvaldo
Lago de Lungern vidita de la Brünig-Pasejvojo
Kantonoj de Svislando
Ĉefloko Obvaldo
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1291
Oficialaj lingvoj  germana lingvo
Oficiala mallongigo  OW
Nombro de loĝantoj 34429(2008-12-31)
Areo 491 km²
Loĝantardenseco 70,12 loĝantoj/km²
Koordinatoj 46° 3′ N 8° 14′ O / 46.050 °N, 8.233 °O / 46.050; 8.233 (mapo)Koordinatoj: 46° 3′ N 8° 14′ O / 46.050 °N, 8.233 °O / 46.050; 8.233 (mapo)
Situo de Kantono Obvaldo en Svislando
Mapo de la Kantono Obvaldo
vdr

La kantono nomiĝas en la naciaj lingvoj de Svislando Obwalden (germane), Obwald (france) kaj Sursilvania (romanĉe).

De ĉiam la kantono Obvaldo kune kun la najbara Nidvaldo havas la komunan nomon "Untervaldo" kaj komune ili reprezentis unu el la tri prakantonoj de la Svisa Ĵurkomunumo, kiuj formis la kernon de la Svisa Konfederacio dum la jaro 1291.

Geografio redakti

La Kantono Obvaldo situas ekzakte en la geografia centro de Svislando. Obvaldo etendiĝas en la valo nordoriente de la Brünig-Pasejo ĝis la Lago de Alpnach, tra kiu fluas la rivero Sarner Aa. Al la kantono krome apartenas la eksklavo Engelberg, kiu dum la tempo de la malnova Svisa Ĵurkomunumo formis la apartan ŝtaton de la Princabatejo Engelberg. La tua kantono apartenas al la geografia regionoj de la Uriaj Alpoj kaj je pli granda parto de la Untervaldaj Antaŭalpoj. La plej alta montopinto en Obvaldo estas la kulmino de Titlis kun alteco de 3238 m s.m. Al la kantono apartenas la Lago de Lungern, la Lago de Sarno, la Lago de Alpnach, kiu estas flanka baseno de la Kvarkantona Lago, kaj multnombraj malgrandaj montarlagetoj.

Trafiko redakti

Tra Obvaldo pasas historia vojo, kiu estis tra Brünig-Pasejo, Grimselpasejo kaj Sempiono-Pasejo dum multaj jarcentoj ĝis la malfermo de Gotardo-Pasejo komence de la 13-a jarcento unu el la vojoj de Germanio tra la Alpoj al Italio. Fakte dum longa tempo la kantono estis alveturebla nur per ŝipo tra la Lago de Alpnach. Post la malfermo de Gotardo la vojo perdis praktike komplete sian signifon kaj tial nen estis konstruita veturebla ŝose laŭ ĝi ĝis komence de la 19-a jarcento, kiam la pasejvojo tra Brünig estis konstruita kaj samtempe la fervojo. Daŭris tamen ankoraŭ ĝis 1876 ke la pasejvojo de Lucerno ĝis Brienz estis senobstakle veturebla laŭlonge.

Hodiaŭ laŭ tiu vojo trans Brünig-Pasejo kondukas mallarĝŝpura fervojlinio de Lucerno al Meiringen kaj Interlaken. Paralele al la fervojlinio kondukas la svisa aŭtovojo A8.

Historio redakti

En antikva tempo en Obvaldo setlis keltoj kaj poste romianoj. Proksimume en la jaro 700 en Obvaldo alvenis la alemanoj.

Obvaldo kaj Nidvaldo formis inter 1291 kaj 1330 kune Untervaldon, kiu kune kun Ŝvico kaj Urio en la jaro 1291 kreis Eternan Federacion, la tri Arbarŝtatoj, la kerno de la tiel nomita Svisa Ĵurkomunumo, kiu estas la koro de la hodiaŭ Svislando. Dum la tempo de la Helveta Respubliko Obvaldo perdis iner 1798 kaj 1803 dum kvin jaroj sian sendependecon kaj estis parto de la helvata Kantono Arbarŝtatoj. Tiu mallongviva konstruaĵo per la restaŭracio en la jaro 1803 denove dissolviĝis. En la jaro 1815 aliĝis al Kantono Obvaldo la Princabatejo kaj la komunumo Engelberg, kiu hodiaŭ formas eksklavon de la kantono.

Administra subdivido kaj komunumoj redakti

En Kantono Nidvaldo ne ekzistas administra subdivido en formo de distriktoj. La kantono konsistas el la skevantaj komunumoj (vico laŭ alfabeto):

 
Komunumoj de Kantono Obvaldo







Eksteraj ligiloj redakti


 
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)