Lago de Zuidlaren

lago en Nederlando

La Lago de Zuidlaren (nederlande: Zuidlaardermeer [ZOJtlardrmer]) estas sufiĉe granda lago 540 ha (5,4 km²), norde de Zuidlaren kaj sudokcidente de Kropswolde en Nederlando.

Naturareo Lago de Zuidlaren
Lago de Zuidlaren, strando ĉe Meerwijck
Kablopramo trans la Hunze apud Meerwijck (2012)

Ĝi situas por proksimume kvarono en la provinco Drenthe kaj por ĉirkaŭ trikvaronoj en la provinco Groningen. Escepte de la ŝaneloj la lago estas tre malprofunda, ofte ne pli ol 1 metro. Ĝi estas nutrata de la Hunze kiu je la suda flanko enfluas kaj elfuas je la norda flanko kiel la Drentsche Diep. Ankaŭ la Kieldiep enfluas la lagon.

La lago estas ŝatata de velantoj. Je la flanko de Drenthe situas la jakthavenoj de Bloemert kaj Meerzicht. Je la norda flanko troviĝas la jakthavenoj De Rietzoom, De Leine kaj la ripozamuza areo Meerwijck (kun jakthaveno). La vilaĝo Noordlaren estas atingebla tra la Noordlaardervaartje (Kanaleto de Noordlaren).

Je la nordflanko troviĝas distra strando kun pavilono. Por piedirantoj kaj biciklantoj estas memserva prameto ĉe la komenco de la Drentsche Diep kiu ne funkcias dum la vintromonatoj.

Grandaj partoj de la lago kaj la apudaj polderoj estas prizorgataj de la fondaĵo Het Groninger Landschap (La Pejzaĝo de Groningen).

Panoramo

Eksteraj ligiloj redakti