Hunze

rivero en Nederlando

Hunze estas rivero en la limregiono de Drenthe kaj Groningen en Nederlando oriente de la Hondsrug.

Hunze
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Landoj Nederlando
Regionoj [[]]
vdr
La Voorste Diepje apud Bronneger
La Hunze sur mapo de Drenthe farita de Cornelis Pijnacker el 1634 - sur la mapo ĝi nomiĝas Schuyten diep

La Hunze ekestas okcidente de Gasselte kie la Voorste Diepje kaj Achterste Diepje kunfluas. Ekde tiu punkto ĝis la Zuidlaardermeer ĝi ankaŭ nomiĝas Oostermoerschevaart, laŭ la dingspel Oostermoer.

Ĵus norde de la Zuidlaardermeer troviĝas la ununura ankoraŭ ekzistanta Groninga prameto. La rivero forlasas la lago kiel Drentsche Diep (do en Groningen) kaj fluas ĉe Waterhuizen en la Winschoterdiep.

Inter ĉi tiu kanalo kaj la Damsterdiep la rivero estas sablopleniĝinta kaj malfacile rekonebla. Norde de la Damsterdiep la Hunze nomiĝas Selwerderdiepje.

La Reitdiep estas ekde Wierumerschouw la malsupra fluo de la rivero.

La signifo de la nomo estas: marĉokoto(fluo). La nomo Hunsingo (regiono en la provinco Groningen) referencas al la rivero.

Hunze ankaŭ estas la nomo de (civila) remsocieto kiu situas en la centro de la urbo Groningen, fondita je la 19-a de februaro 1886. Kompleta nomo: Koninklijke Groninger Roeivereniging De Hunze (Reĝa Groninga Remsocieto La Hunze).

En 1996 oni konstruis kvartalon en la nord-orienta parto de la urbo Groningen kiu nomiĝas De Hunze.

Drentsche Diep (Hunze) vidata ekde la Polderpad kun en la fono la poldermuelejo De Biks
Fervojponto super la Drentsche Diep apud Waterhuizen (2013)