La Damsterdiep estas la kanalo kiu situas inter la urbo Groningen kaj Delfzijl. Ĝi nomiĝas laŭ Appingedam, de kiu la nederlanda adjektivo estas Damster ("diep" signifas kanal(et)o).

Situo
La Damsterdiep ĉe Garrelsweer
La Damsterdiep ĉe Defzijl

La longo de la kanalo estas 27 km kaj ĝi posedas du karakterizajn partojn. La parto de Winneweer ĝis Delfzijl estas la origina Delf, kio signifas fosita. Ĉi tiu parto originas de antaŭ la 9-a jarcento kaj havis tiam malferman ligon kun la maro. Kvankam ĉi tiu parto estas fosita ĝi, pro influo de la tajdo, ekserpentumis. Ĉe Delfzijl ekestis eĉ vera meandro, la Tuikwerderrak.

La parto de Winneweer al Groningen estas de posta dato; ĝi tial estas konsiderinde pli rekta.

Appingedam havas, por pli bona defluo de la akvo, sudan "ĉirkaŭkondukon", kun la nomo Nieuwe Diep.

La parto de la Van Starkenborghkanalo ĝis la Turfsingel en la urbo Groningen estas plenŝutita, sed havas ankoraŭ la nomon.

Inter la Damsterdiep, la Van Starkenborghkanaal kaj la Emskanalo situas la Trivojokluzo, kluzo kun tri (anstataŭ la kutimaj du) paroj da pordoj. Post la renovigo de la Oostersluis la elirejo al la origina Van Starkenborghkanaal eliras en senelireja akvo. Oni malfunkciigis la kluzon.

Por nuntempe ŝipveturi en Groningen de la Eemskanaal al la Damsterdiep oni faris novan konekton kun kluzo (la Jan B. Bronskluzo) iomete okcidente de Ruischerbrug. Pro la malprofundeco la Damsterdiep ne estas tre grava por la ŝipveturado.

Ĉe la Damsterdiep situas: Groningen, Oosterhoogebrug, Ruischerbrug, Garmerwolde, Ten Boer, Ten Post, Winneweer, Garrelsweer, Wirdumerdraai, Eekwerderdraai, Appingedam, Tuikwerd kaj Delfzijl.