Van Starkenborghkanalo

La Van Starkenborghkanalo (nederlande: Van Starkenborghkanaal estas kanalo en la provinco Groningen inter la Princino Margrietkanalo kaj la Emskanalo. La kanalo estas de CEMT-klaso IV (ŝipoj ĝis 1350 toneloj) kaj nuntempe estas plivalorigata ĝis CEMT-klaso Va (ŝipoj ĝis 2500 toneloj).

Van Starkenborghkanalo
Situo de la Van Starkenborghkanalo
kanalo
Bazaj informoj
Longeco 27 km
Fluo
Enfluejo Groningen
Geografio
Alfluantoj en Stroobos
Kanalo en Eŭropo
vdr

Historio redakti

En la 1930-aj jaroj la "granda ŝiptrafika kanalo de Lemmer al Groningen" konstruiĝis, la hodiaŭa Princino Margrietkanalo kaj la Van Starkenborghkanalo. La Van Starkenborghkanalo de Zuidhorn ĝis la orienta kluzo nove konstruiĝis. La parto de Zuidhorn ĝis la limo kun Frislando estas la plilarĝigita Hoendiep.

Reĝino Vilhelmina oficiale ekfunkciigis la kanalon en novembro 1938. Okaze de tio oni muntis plaketon sur unu de la pontoj ĉe la orienta kluzo. La kanalo nomiĝis laŭ la (tiama) eks-provincestro Edzard Tjarda van Starkenborgh Stachouwer.

Fotaro redakti