Lemmer (frise: De Lemmer) estas vilaĝo en la municipo Lemsterland, provinco Frislando (Nederlando). Ĝi estas unu el la plej konataj akvosportaj lokoj. La vilaĝo Lemmer havas 10 000 loĝantojn, la municipo Lemsterland ĉ. 14 000. En Tacozijl, apud Lemmer, troviĝas la drenmaŝino Ir. D. F. Wouda, La plej granda vapordrenmaŝino iam konstruita, kiu ekde 1998 estas sur la listo de Mondheredaĵoj de UNESKO. La Lemster Aak (Barĝo el Lemmer) estas tradicia velŝipo kiu devenas el Lemmer. De Groene Draak (La Verda Drako), la velŝipo de Reĝino Beatrikso, estas tia ŝipo.

Lemmer
Holland Lemmer 2004 097.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8530–8532 [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 52° 51′ N, 5° 43′ O (mapo)52.84375.7093Koordinatoj: 52° 51′ N, 5° 43′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Lemmer

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Lemmer [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La haveno de Lemmer