Laura "Laila" Annikki Kinnunen (naskiĝis la 8-an de novembro 1939 en Kampara komunumo de Helsinko, nuntempa Vantaa, mortis la 26-an de oktobro 2000 en Heinävesi) estis finna kantisto. Ŝi estis unu el plej popularaj finnaj inaj kantistoj de 1950-aj kaj 1960-aj jaroj kaj reprezentis Finnlandon en Eŭrovido-Kantokonkurso de la jaro 1961, kiam Finnlando partoprenis la konkurson la unuan fojon.

Laila Kinnunen
Naskonomo Laura Annikki Kinnunen
Naskiĝo 8-an de novembro 1939 (1939-11-08)
en Vantaa
Morto 26-an de oktobro 2000 (2000-10-26) (60-jaraĝa)
en Heinävesi
Edz(in)o Ville-Veikko Salminen
Persona informo
Naskonomo Laura Annikki Kinnunen
Aliaj nomoj Laila Kinnunen
Tombo tombejo Malmi en Helsinko
Ŝtataneco Finnlando
Familio
Edz(in)o Ville-Veikko Salminen
Infano Milana Misic
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Ŝi vivis sian infanaĝon en Svedio kiel militinfano el la dua mondmilito, kaj revenis en Finnlandon 10-jaraĝa. Ŝia unua albumo estis publikigita en la jaro 1957 kaj estis sukceso, kaj tiel ŝi daŭrigis publikigi muzikon ekde la jaro 1980. Ŝiaj aliaj sukcesaj klasikaĵoj en 1950-aj jaroj estis inter aliaj ”Illalla, illalla”, ”Kellä kulta, sillä onni”, ”Kuume”, ”Marina”, ”Jazzbasilli” kaj ”Pieni kukkanen”]. En 1960-aj jaroj Kinnunen fariĝis multflanka kantisto, kiu konis kaj povis multajn kantostilojn. Kinnunen aperis ankaŭ en filmoj Suuri sävelparaati (1959), Iskelmäkaruselli pyörii (1960), Nuoruus vauhdissa (1961), Lauantaileikit (1963). Ekde la 1970-aj jaroj ŝi havis gravan problemon pro alkoholismo.

Ŝia filino estas finna kantisto Milana Mišić.