Lajos Bíró (ĵurnalisto)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

BÍRÓ Lajos estis hungara publicisto, studverkisto naskita en Zetelaka la 8-an de februaro 1877 kaj mortinta en Odorheiu Secuiesc la 16-an de julio 1967.

Lajos Bíró
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1877 (1877-02-08)
en Zetea
Morto 16-an de julio 1967 (1967-07-16) (90-jaraĝa)
en Odorheiu Secuiesc
Lingvoj rumana
Ŝtataneco HungarioRumanio
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Biografio redakti

La mezlernejon Lajos Bíró finis en la Romia Katolika Gimnazio de Székelyudvarhely kaj li havigis diplomon de instruisto pri hungara-latina lingvoj en Universitato de Koloĵvaro. Li instruis en Kézdivásárhely, poste inter 1917 kaj 1937 en sia iama gimnazio, kies li estis direktoro inter 1931 kaj 1936, pli poste en 1944-1945. Kiel studento li estis kunlaboranto de Ellenzék kaj li redaktis gazeton en Kézdivásárhely (Székely Hírlap). Li pubklikis krome de Ellenzék ankaŭ en A Hírnök, Erdélyi Tudósító, Erdélyi Szemle, Pásztortűz, Székely Közélet.

Verkoj ĉefaj redakti

  • Neves jezsuita plébánosok és írók a székely anyavárosban , Székelyudvarhely, 1937;
  • Udvarhely megye elhunyt jelesei az irodalomban, Székelyudvarhely, 1943;
  • Püspöki biztosok és világi gondnokok fógimnaziumunknál, Székelyudvarhely Római Katolikus Gimnazium Értesítője, 1933/1934.

Fontoj redakti