BALÁZS Lajos (bala:ĵ) estas rumanuja hungara etnografo, universitata docento naskiĝinta en Bukareŝto la 22-an de decembro 1939. Li vivas en Miercurea Ciuc.

Premioj, distingoj redakti

  • Kultura Meritordeno 3-a grado – 1975;
  • Honora Ano de Magyar Néprajzi Társaság – 1996;
  • Kavaliero de Hungara Kulturo – Budapest, 2000;
  • Ortutay Premio „ A néprajztudományért” (Pro etnografio) – Budapest 2000;
  • Honora Ano de Erdélyi Múzeum-EgyesületKolozsvár, 2007.
  • Honora civitano de Sândominic 2010.

Biografio redakti

Lajos Balázs la bazan kaj ĝeneralan lernejojn finis en Sânmartin (Harghita), la liceon en Miercurea Ciuc kaj li havigis diplomon de instruisto pri rumana lingvo kaj literaturo en Universitato de Bukareŝto kaj samloke li doktoriĝis pri etnografio (1976) sub gvido de folkloristo, universitata profesoro Mihai Pop. Li instruis en Bălan (Harghita), estis lernejestro en Sânsimion, inspektisto pri kulturo, gvidanto de distrikta porinfana organizo, lekciisto pri ekstera politiko, fine denove instruisto en Ĉefgimnazio Márton Áron en Miercurea Ciuc. Post la fondo de la Universitato Sapientia – Erdélyi Magyar Tudományegyetem li estis katedrestro, universitata docento. Li prilaboris en trilogio la etnografion de naskiĝo, geedziĝa festo kaj morto-entombigo de vilaĝo Sândominic. Krom sia etnografia priokupiĝo li fervore agadis por reformado kaj la pliperfektigo de la instrudo de la rumana lingvo por lernantoj hungargepatrlingvaj en Rumanio.

Volumoj redakti

  • Az én első tisztességes napom. Párválasztás és lakodalom Csíkszentdomokoson (Parelekto kaj deeziĝa festo). – 1994,
  • Menj ki én lelkem a testből. Elmúlás és temetkezés Csíkszentdomokoson (Forpaso kaj entombigo). – 1995,
  • Szeretet fogott el a gyermek iránt. A születés szokásvilága Csíkszentdomokoson (La kutimoj pri naskiĝo). – 1999)
  • A vágy rítusai – rítusstratégiák – 2006).
  • Amikor az ember nincs es ezen a világon. Paraszti nemi kultúra és nemi erkölcs Csíkszentdomokoson (La kamparana seksa kulturo kaj moralo en Csíkszentdomokos), 2009.
  • Rituális szimbólumok a székely-magyar jelképkultúra világából. Pallas-Akadémia Könyvkiadó, Miercurea Ciuc, 2012.
  • Noţiuni generale de folclor şi poetică populară en Hungara Digitala Biblioteko[1]

Filmoj redakti

  • Keresztelő Szent János tiszteletére, religia etnografia filmo, Duna TV, 1994.

Fonto redakti

Eksterej ligiloj redakti

  • Balázs Lajos: Folclor-Noţiuni generale de folclor şi poetică populară [3]