Lajos Szentiványi (politikisto)
SZENTIVÁNYI Lajos sentiva:nji, estis hungara advokato, politikisto de etbienmastra partio naskita en Tamásd la 25-an de februaro 1883 kaj mortinta en Bp. la 29-an de aŭgusto 1956.
Lajos Szentiványi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1883 en Tomești |
Morto | 29-an de aŭgusto 1956 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Kariero redakti
Szentiványi Lajos studis juron en Koloĵvaro kaj li estis publikadministracia oficisto. Je la fino de 30-aj jaroj li aliĝis al Sendependa Etbienmastra Partio, li iĝis ĝia sekretario, de 1935 ĝia direktoro, de 1939 landkunvena deputito. La 4-an de februaro 1941 li voĉdonis kune kun aliaj tri deputitoj kontraŭ la aliĝo al t.n. tripotenca akordo. La 26-a de marto 1944 la Gestapo arestis lin kaj forportis lin al Mauthausen. Li revenis en aŭgusto de 1945. Li estis elektita la Provizoran Landkunvenon. Oni elektis lin vicprezidanto de la partio, poste kunulprezidanto. De 2-a de oktobro 1948 li estis prezidanto de la Landa Akvomastrumada Oficejo.