Laktistino estas junulino aŭ virino laboranta por melki laktobovinojn. Ŝi uzas ankaŭ la lakton por prepari laktaĵojn kiaj kremo, butero, kaj fromaĝo. Multaj grandaj hejmoj dungis laktistinojn anstataŭ uzi alian serviston por fari tiun laboron. La termino laktistino plej ofte ne funkcias kiel ina termino de laktisto kiu estas la laboristo kiu plej ofte liveras lakton rekte al la konsumanto aŭ almenaŭ vendas ĝin en la laktovendejo, dum la laktistino zorgas la bovinojn, melkas ilin, zorgas la melkitan lakton kaj preparas ĝin por la liverado; foje iŝi ankaŭ liveras ĝin.

Melkanta laktistino.
Laktistinoj kaj laktobovino en Mangskog, Svedio, 1911.

En multaj popoloj ekzistas tradicia rakonto pri laktistino kiu imagas ke ŝi vendos la lakton kiun ŝi portas al merkato kaj per tiu mono ŝi prosperos pli kaj pli, ĝis kiam kontenta saltas aŭ frapas sin kaj rompas la laktujon. En kelkaj versioj ne temas pri lakto, sed pri mielo, ovoj aŭ aliaj varoj.