Laktoboteloj estas boteloj uzataj por transportado, vendado kaj manipulado de lakto. Ili povas esti boteloj el reuzebla vitro uzitaj ĉefe por ĉeporda liverado de freŝa lakto fare de laktoliveristoj. Konsumantoj devas lasi la malplenajn botelojn ĉe la hejmpordo por ties facila kolektado. La normiga grando de laktobotelo varias depende de la loko; oftaj grandoj estas en Usono de 1 pajnto aŭ de 1 kvarono, kvankam kremo povas esti liverita en pli malgrandaj boteloj.

Moderna laktobotelo de Britio posedo de la entrepreno Dairy Crest.

Pli ĵuse, plastaj boteloj estis plej ofte uzataj por komercado de lakto. Tiu estas ofte fabrikitaj el densega polietileno (HDPE), kaj estas uzataj nur unufoje, kaj estas facile recikleblaj. Poste venis kartonaj laktujoj nome Tetra Brik, kiu estas marko de la entrepreno Tetra Pak.