Sonko [1]laktokardo (Sonchus) estas genro de la familio de asteracoj (kun enkapitulaj floroj). "Lakto" atentigas pri la fakto, ke la tigo eligas laktaspektan sukon, kiam ĝi estas rompita (laktosuko); "kardo" al ilia aspekto simila al la kardoj, sed ne tiel rigidaj, nek pikaj (escepte Sonchus asper).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sonko
Ordinara sonko
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Sonko Sonchus
Specioj

Sonchus asper - Fragila sonko
Sonchus arvensis - Kampa sonko
Sonchus dregeanus
Sonchus integrifolius
Sonchus nanus
Sonchus oleraceus - Ordinara sonko
Sonchus wilmsii - Lakta sonko

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Manĝado redakti

La junaj folioj de la planto antaŭ florado estas bongustaj kiel legomo, krude aŭ kuirite, komparebla kun endivio. Iuj plantoj povas esti piketaj - tiuokaze vi povas simple fortondi la randojn. Bongusta en terpomkaĉo. Ankaŭ la tigoj estas manĝataj kiel asparago aŭ rabarbo, sed necesas forigi la eksteran ŝelon. La florburĝonoj kuireblas kiel artiŝoko.

Trinkado redakti

La folioj kaj la radiko uzeblas por teo. Per la rostita radiko eblas fari kafo-alternativon.

Kuraca efiko redakti

Sonko estas bona por la hepato (forigus toksaĵojn) kaj por purigi la sangon. La semoj estis uzataj por flegi ikteron. Teo de la folioj havas trankviligan efikon. Teo de la radikoj flegas astmon, tusadon kaj aliajn spirproblemojn.

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1063