La ordinara sonkolegoma sonko (Sonchus oleraceus) estas sonko el la familio de asteracoj. Ĝi estas kuracplanto indiĝena en Azio kaj Eŭropo, kiu estas nutra manĝaĵo por homoj kaj por la plimulto de la brutaro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara sonko

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Klado: Campanulidae
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Sonko Sonchus
Sonchus oleraceus
L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nutraj kvalitoj redakti

Al ĝi estis atribuata ankaŭ saniga forto, simila al tiu de taraksako kaj amara cikorio [1]. La folioj estas la partoj kiujn homoj kutime manĝas, kaj ili estas utilaj kiel salatolegomoj, aŭ kuiritaj kiel spinaco. Brogado aŭ boligado forigas amaran guston. Nutraĵo-analizo rivelas 30 – 40 mg da C-vitamino en 100g, 1,2% da proteino, 0,3% da graso, 2,4% da karbonhidrato.

Sek-peza analizo de la folioj montras, ke 100g entenas (varieme laŭ kreskadaj cirkonstancoj): 45g da karbonhidrato, 28g da proteino, 22g da cindro, 5,9g da fibro, 4,5g da graso; sume, ĝi disponigas 265 kaloriojn.

Mineraloj
Kalcio : 1 500 mg
Fosforo : 500 mg
Fero : 45,6 mg
Magnezio : 0 mg
Natrio : 0 mg
Kalio : 0 mg
Zinko : 0 mg;
Vitaminoj
A: 35 mg
Tiamino ( B1): 1,5 mg
Riboflavino ( B kun nombro): 5 mg
Niacino : 5 mg
B6: 0 mg
C: 60 mg

Kultivado redakti

 
Verda salato kun karoto, kukumo, cepo, folioj de ordinara sonko kaj tomatotranĉaĵoj.

Tiu palearktisa planto estas konsiderata kiel invada specio en multaj mondopartoj, kie ĝi estas trovata plejofte en perturbitaj areoj [2][3]. Ĝi disvastiĝas per semo kiu estas venteakve transportata, kaj povas ofte esti limigata per falĉado ĉar ĝi ne rekreskas ekde radikopartoj [3]. Tiu estas unu el la specioj uzataj en ĉina kuirarto kiel kŭcài ( 苦 菜; laŭvorte : amara legomo )[4].

Botanikaj trajtoj redakti

La floroj estas duseksaj, kaj oftaj polenigantoj inkludas abelojn kaj muŝojn. La folioj estas sentigaj kun du pintaj oreletoj.

La specio preferas plenan sunon kaj ĝi ŝatas nitratoriĉajn grundojn.

Saniga valoro redakti

Ordinara sonko havas gamon da medikamentaj uzoj. Partoj de la planto estas diversmaniere uzataj por stimuli menstruan fluon, ŝanĝi hepatofunkcion, stimuli diurezon, ekhaltigi fekadon, kaj kontraŭbatali kanceron, verukojn, inflamon kaj febron.

Kontraŭbatalo redakti

Klopodoj de trudherboforigo per uzo de herbicidoj, neglektante aliajn metodojn, eble kondukis al proliferado de tiu specio en kelkaj medioj [5].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti