Langayo [lanGAĝo] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco.

Langayo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47314
Demografio
Loĝantaro 253  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 34′ N, 4° 12′ U (mapo)41.569444444444-4.1977777777778Koordinatoj: 41° 34′ N, 4° 12′ U (mapo) [+]
Alto 837 m [+]
Areo 48,31 km² (4 831 ha) [+]
Langayo (Provinco Valadolido)
Langayo (Provinco Valadolido)
DEC
Langayo
Langayo
Situo de Langayo
Langayo (Hispanio)
Langayo (Hispanio)
DEC
Langayo
Langayo
Situo de Langayo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Langayo [+]
vdr
Langayo en la provinco Valadolido.
La komarko Campo de Peñafiel de la provinco Valadolido, malhelblue, sudoriente.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 48,31 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 242 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 450 el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 56 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Peñafiel kaj Cogeces del Monte kun kiuj ligiĝas pere de la provinca ŝoseo VA-210. Fompedraza estas sudoriente. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rojoj Oreja kaj Fuentelapeña kiuj kuniĝintaj formas la rojon de la Vega.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la fortikaĵeca preĝejo de Sankta Petro kun bela pordego kaj la ermitejo. Proksime estas la ruinoj de iama konvento de Santa María de Oreja.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti