Langlade (Sankta-Piero kaj Mikelono)
Langlade (france Langlade, ankaŭ konata kiel Petite Miquelon — Malgranda Mikelono), estas insulo de la franca transmara kolektivo Sankta-Piero kaj Mikelono.
Langlade | ||
---|---|---|
Insulo Langlade | ||
preskaŭinsulo • duoninsulo | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Insularo | Sankta-Piero kaj Mikelono | |
Geografia situo | 46° 51′ N, 56° 19′ U (mapo)46.848611-56.316667Koordinatoj: 46° 51′ N, 56° 19′ U (mapo) | |
| ||
Geografio redakti
Ĝi situas en Norda Atlantiko, okcidente de la Burina Duoninsulo de insulo Novlando. Ĝi kovras areon de 91 km², kaj estas ligita al insulo Mikelono per 8 mejlojn longa istmo el sablo.
Nuna situacio redakti
Langlade perdis sian solan loĝanton dum la tuta jaro, Charles Lafitte, kiam li mortis en julio 2006[1]. Tamen Langlade estas somera feriejo por multaj loĝantoj de la insulo Sankta-Piero. Somere la loĝantaro de Langlade povas kreski ĝis 1 000 loĝantoj.
Referencoj redakti
- ↑ Charles Lafitte estis vaste konata sur la insuloj kiel "de Gaulle", kaj vivis kiel ermito sur Langlade dum multaj jaroj kun siaj hundoj.
Vidu ankaŭ redakti
Fonto redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Isla de Langlade en la hispana Vikipedio.