Langofurzo estas bruo, kiun faras homo per vibrigo al la lipoj. Tion oni povas fari per blovo striktigante la lipojn ĉirkaŭ la langopinto. La rezulta sono estas 'furzeca'. En kutima kunteksto, la ago signifas mokon aŭ malseriozemon. La sonon oni priskribus per lingvistika terminologio kiel senvoĉan lango-labialan trilon /[r̼̊]/. En neniu homa lingvo ĝi estas uzata kiel fonemo (t.e, ĝi ne estas sono en vortoj el iu ajn lingvo), sed ĝi disvaste uziĝas en homaj kulturoj.

Viro langofurzas.

Uzo redakti

Beboj, ĉirkaŭ la aĝo de kvin monatoj, lernas bavi salivbobelojn. Tion ili faras por ekzerci la buŝon, langon kaj lipojn por pli poste kiam ili ekparolos. La rezulto de la bobelproduktado estas langofurzo.

La Premio Ora Frambo estas premio kiu disdoniĝas al la plej malbonaj aktoroj, reĝisoroj, filmoj kaj kantoj. Ĝin oni nomas tiel ĉar 'blovi frambon' estas slanga idiotismo en la angla lingvo kiu signifas 'langofurzon'.